Vi kaj mi kaj kune ni

VI KAJ MI KAJ KUNE NI

Traduko de T. Auderskaja

 

Vi kaj mi kaj kune ni (2 foje),

Kiel bone, ke ekzistas amikar’!

Se ni cxiuj vivus ne kune,

Se ni cxiuj vivus po unu –

Tiam sun’ nigrigxus kaj sekigxus mar’.

 

Vi kaj mi kaj kune ni (2 foje),

Por la amikeco ne ekzistas lim’:

Ie malproksime de l’ Tero

Apud la orangxa rivero

Fratoj el alia mond’ atendas nin.

 

Vi kaj mi kaj kune ni (2 foje),

Ne disigos nin ecx aroganta fort’:

Estu inter ni oceanoj,

Fulmotondroj kaj uraganoj –

Amikeco restos por cxiam sen mort’.

 

Comments