VI KAJ MI KAJ KUNE NI

 

 

Komponisto kaj aŭtoro de la vortoj nekonata

Traduko de T. Auderskaja

 

VI KAJ MI KAJ KUNE NI

 

Vi kaj mi kaj kune ni (2 foje),

Kiel bone, ke ekzistas amikar’!

Se ni ĉiuj vivus ne kune,

Se ni ĉiuj vivus po unu –

Tiam sun’ nigriĝus kaj sekiĝus mar’.

 

Vi kaj mi kaj kune ni (2 foje),

Por la amikeco ne ekzistas lim’:

Ie malproksime de l’ Tero

Apud la oranĝa rivero

Fratoj el alia mond’ atendas nin.

 

Vi kaj mi kaj kune ni (2 foje),

Ne disigos nin eĉ aroganta fort’:

Estu inter ni oceanoj,

Fulmotondroj kaj uraganoj –

Amikeco restos por ĉiam sen mort’.

 

Comments