VETURU NI, AMATA MIA, VIVI EN VILAĜ’ Rusa popola kanto-ludo

Traduko de T. Auderskaja

 

VETURU NI, AMATA MIA, VIVI EN VILAĜ’

Rusa popola kanto-ludo

 

Veturu ni, amata mia, vivi en vilaĝ’,

Ekhavos ni propraĵon tie, estos bona aĵ’,

Ekhavos ni, amata mia, kokineton,

Kokineto trjuki-trjuki,

Sur grenoj kokineto jam promenas!

 

Veturu ni, amata mia, vivi en vilaĝ’,

Ekhavos ni propraĵon tie, estos bona aĵ’,

Ekhavos ni, amata mia, anaseton

Anaseto krjaki-krjaki,

Kokineto trjuki-trjuki,

Sur grenoj kokineto jam promenas!

 

Veturu ni, amata mia, vivi en vilaĝ’,

Ekhavos ni propraĵon tie, estos bona aĵ’,

Ekhavos ni, amata mia, ansereton,

Ansereto gaki-gaki,

Anaseto krjaki-krjaki,

Kokineto trjuki-trjuki,

Sur grenoj kokineto jam promenas!

 

Veturu ni, amata mia, vivi en vilaĝ’,

Ekhavos ni propraĵon tie, estos bona aĵ’,

Ekhavos ni, amata mia, meleagron,

Meleagro ŝuldi-buldi,

Ansereto gaki-gaki,

Anaseto krjaki-krjaki,

Kokineto trjuki-trjuki,

Sur grenoj kokineto jam promenas!

 

Veturu ni, amata mia, vivi en vilaĝ’,

Ekhavos ni propraĵon tie, estos bona aĵ’,

Ekhavos ni, amata mia, ŝafineton,

Ŝafineto ba-be, ba-be,

Meleagro ŝuldi-buldi,

Ansereto gaki-gaki,

Anaseto krjaki-krjaki,

Kokineto trjuki-trjuki,

Sur grenoj kokineto jam promenas!

 

Veturu ni, amata mia, vivi en vilaĝ’,

Ekhavos ni propraĵon tie, estos bona aĵ’,

Ekhavos ni, amata mia, kaprineton,

Kaprineto meki-meki,

Ŝafineto ba-be, ba-be,

Meleagro ŝuldi-buldi,

Ansereto gaki-gaki,

Anaseto krjaki-krjaki,

Kokineto trjuki-trjuki,

Sur grenoj kokineto jam promenas!

 

 

Veturu ni, amata mia, vivi en vilaĝ’,

Ekhavos ni propraĵon tie, estos bona aĵ’,

Ekhavos ni, amata mia, porkineton,

Porkineto hrjuki-hrjuki,

Kaprineto meki-meki,

Ŝafineto ba-be, ba-be,

Meleagro ŝuldi-buldi,

Ansereto gaki-gaki,

Anaseto krjaki-krjaki,

Kokineto trjuki-trjuki,

Sur grenoj kokineto jam promenas!

 

Veturu ni, amata mia, vivi en vilaĝ’,

Ekhavos ni propraĵon tie, estos bona aĵ’,

Ekhavos ni, amata mia, bovineton,

Bovineto muki-muki,

Porkineto hrjuki-hrjuki,

Kaprineto meki-meki,

Ŝafineto ba-be, ba-be,

Meleagro ŝuldi-buldi,

Ansereto gaki-gaki,

Anaseto krjaki-krjaki,

Kokineto trjuki-trjuki,

Sur grenoj kokineto jam promenas!

 

Veturu ni, amata mia, vivi en vilaĝ’,

Ekhavos ni propraĵon tie, estos bona aĵ’,

Ekhavos ni, amata mia, ĉevaleton,

Ĉevaleto igo-go-go,

Bovineto muki-muki,

Porkineto hrjuki-hrjuki,

Kaprineto meki-meki,

Ŝafineto ba-be, ba-be,

Meleagro ŝuldi-buldi,

Ansereto gaki-gaki,

Anaseto krjaki-krjaki,

Kokineto trjuki-trjuki,

Sur grenoj kokineto jam promenas!

 

Comments