Komponisto kaj aŭtoro de la vortoj nekonata Traduko de T. Auderskaja
TURISTA KANTO
Restis post la dorso mia Longa kaj laciga voj’. Jen la nesto cikonia Super mia dom’ ĉe l’ roj’.
Rf: Kun kia korsopiro mi Aspiris al la hejmo ĉi, Sed tamen estis tiu voj’ Por ni senlima ĝoj’!
Marŝis ni dum multaj tagoj Laŭ la pintoj de l’ monter’. Apud diafanaj lagoj Tendoj dronis en nubar’.
Rf. Sonis sub altegaj pinoj Kantoj pri malĝoj’ kaj am’. Tristis ni pri amikinoj, Flamis lignofajra flam’. Rf. |
TRADUKITAJ KANTOJ >