Turista kanto

Turista kanto

Traduko de T. Auderskaja

 

Restis post la dorso mia

Longa kaj laciga voj’.

Jen la nesto cikonia

Super mia dom’ cxe l’ roj’.

 

Rf: Kun kia korsopiro mi

Aspiris al la hejmo cxi,

Sed tamen estis tiu voj’

Por ni senlima gxoj’!

 

Marsxis ni dum multaj tagoj

Laux la pintoj de l’ monter’.

Apud diafanaj lagoj

Tendoj dronis en nubar’.

 

Rf.

Sonis sub altegaj pinoj

Kantoj pri malgxoj’ kaj am’.

Tristis ni pri amikinoj,

Flamis lignofajra flam’.

Rf.

Comments