Sxipoj

Sxipoj

Komponisto nekonata,

Traduko de T. Auderskaja

 

Jen aperas el nebulo,

El nebulo blanka jen aperas mastoj,

Kaj denove en kafejoj

La muziko flustras pri la fora land’.

Mian revon vokas vento,

Vento de vojagxoj longaj kaj miraklaj,

Al mistera tera rand’,

Al mistera tera rand’,

Mi navigus al la tera rand’.

 

Rf: Eble ion mi forgesis

En pasinto, en pasinto,

Sed cxi tiuj rememoroj

Gravurigxis en anim’:

Kaj navigas al mi sxipoj

El la tempo malproksima,

Sveltaj sxipoj blankaj kvazaux negx’

Sur blua mar’ sen lim’.

 

Rugxa floro en la lipoj

Kaj rigardo flama de l’ okuloj nigraj...

Rememoroj vekigxintaj

Ebriigas min pli forte ol la brand’.

Sed denove mi foriras,

Logas min la oceanaj vojoj migraj.

Al mistewra tera rand’,

Al mistera tera rand’,

Mi navigus al la tera rand’.

 

Rf.

 

Comments