Petveture

Vadim Kondratjuk (Kievo)

Traduko de Tatjana Auderskaja (Odessa)

 

PETVETURE

 

Pluvas en la montar’,

Kvazaŭ verŝas sin mar’,

Kaj tempest’ furiozas terure.

Kiel malsupreniĝos ni, ho amikar’?

- Petveture, amik’, petveture!

 

Foje sonĝis mi pri

Notr-Dam’ de Parỉ’,

Min allogas Eŭrop’ senmezure.

Kiel trafu mi tien el fora patrỉ’?

- Petveture, amik’, petveture!

 

Oni diras, ke viv’

Estas kruta dekliv’,

Sed ne glata ŝoseo velura.

Spite ilin, mi trovis feliĉon en viv’

Petveture, amik’, petveture!

 

Sed se venos la plag’

Kaj finiĝos la vag’,

Ĉar nenio ekzistas sekura,

Kiel min veturigos vi en lasta tag’?

- Petveture, amik’, petveture!

 

Logas la Paradiz’,

Sed jen kia surpriz’ –

La Infer’ por ni pretas torture!

Ho Moŝtul’, kiel trafi ĉielen sen viz”?

- Petveture, ho fil’, petveture!

 

Comments