ODESA KANTO de Gankevicx

ODESA KANTO

                                                                                                Vortoj  k muziko de Igor Gankeviĉ

                                                                                                traduko de T. Auderskaja

 

En Mjasojedovskaja estas jam trankvile,

La civitanoj digne paŝas, orobrile,

Sonas ĉiam konata odesa ĵargon’,

Kaj konstante troviĝas iu aŭdaca person’.

Sed mi neniam vidis ŝarĝoĉaron,

Ĉar ilia tempo pasis antaǔ multaj jaroj.

Mi naskiĝis en la temp’ de rok-n-rol’,

Sed odesajn kantojn kantas mi kun bonvol’.

 

Rf. Mi promenas laŭ bulvardo ridetante al Djuk’,

Mi ĝentile ne rigardas al li ekde dua luk’.

Mi salutas lin, kaj li diras –jes! –

Ke mi fieras loĝi kaj naskiĝi en Odes’.

 

Laŭ Moldavanka-stratoj piedpaŝas mi,

Ĉiu korteto ŝajnas proksima amik’.

Ne tro pure, sed tie mia malnova dom’,

Kiu baldaǔ ruiniĝos, falos, kaj poste do

Oni lasos min loĝi en la fora Poskot’,

Kie ĉiam kuŝas abunda nigra kot’;

En tiu gaja distrikto abundas homoj kaj muŝoj,

Kaj ĉiu havas sian propran necesejon kun duŝo.

 

Rf.

 

Ho, kiuj homoj, kia bela mar’!

Kia sekura estas nia ŝipar’!

Se vi estas artisto, certe do aferisto,

Kaj se vi muzikisto, certe do spekulisto.

Sub suda suno floras mia urb’,

Ĝi ridas, ŝercas kaj prosperas sen dub’.

Mi plezure aǔskultas prononcon kun erar’:

“En Odeso plej gravas la ŝercoj kaj la mar’’’.

Comments