NOKTA INTERPAROLO

 

 

Vortoj kaj muziko de B. Okuĝava

tr. de Tatjana Auderskaja

 

NOKTA INTERPAROLO

 

La ŝuoj triviĝis, laciĝis ĉeval’ en vesper’

Sed kien mi venu? Respondu al mi sen erar’.

-       Laŭ Ruĝa river’, mia ĝojo, laŭ Ruĝa river’,

Ĝis Blua montar’, mia ĝojo, ĝis Blua montar’.

 

Sed kiel mi venu? Pro laco jam stumblas ĉeval’,

Bonvolu klarigi la vojon al tiu teren’.

-       Vi rajdu al lum’, kiu flamas post hela kristal’,

Vi rajdu al lum’, mia ĝojo, kaj trovos sen pen’.

 

Sed kie la lum’ tiu klara en nokta obskur’?

Centjaron mi vagas, sed nokton ne ŝiras radi’.

-       Ekdormis, verŝajne, l’ gardist’, kaj lanterno sur tur’

Ne lumas, sed mi, mia ĝojo, ne scias pri ĝi.

 

Kaj jen li veturas soleca sub nigra ĉiel’,

Sed kien, ja voj’ ne videblas al ajna ekstrem’?

-       Ho, kion vi perdis, - mi krias, - kaj kia la cel’?

Kaj li, mia ĝojo, respondas: „Ne scias mi mem”.

-        

 

Comments