KRINGETOJ (huligana kanto) Traduko de Tatjana Auderskaja
Refreno: Aĉetu kringojn vi, Ah, ringan kringon-ĉi, Moneron donu vi Al povra in’. En tiu nokta hor’ Mi staras en angor’. Kompatu min kun plor’, Privatulin’.
Mi staras ĉe angul’ Kun bluo sub okul’, Kaj revas sen skrupul’ Pri klientar’. Pro frosto tremas mi, Pri l’ sorto ĝemas mi, Aĉetu kringon vi Kontraŭ dolar’!
Refreno.
La patro batis min, Drinkadis li sen fin’, Kaj estas la patrin’ Purigistin’. Fratino sen moral’ Diboĉas kun skandal’ Kaj iĝis kriminal’ Fratet’-vandal’.
Refreno. |
TRADUKITAJ KANTOJ >