Kanzono pri infanterio

B. Okuĝava

Traduko de T. Auderskaja 

KANZONO PRI INFANTERIO


Al infanterio

Pardonu, se foje ĝin prenas desper’.

Ni ĉiam foriras,

Dum regas plenpove sur Ter’ primaver’,

 

Ŝtupar’ malfortika,

Ni iras laŭ ĝi sen apog’, laŭ hazard’,

Nur blankaj salikoj

Nin sekvas per longa fratina rigard’.

 

 

Ne kredu klimaton,

Se pluvas obstine kaj kotas la voj’.

Ne kredu soldaton,

Se brave li kantas kaj marŝas kun ĝoj’.

 

Ne kredu vi trilon

De ĥor’ najtingala printempa en kort’.

Ne sentu jubilon,

Ke pacas eterne jam vivo kaj mort’.

 

 

Nin tempo instruis:

Ne haltu survoje, ne fuĝu de l’ ag’.

La viv’ atribuis

Al vir’ la meriton ne cedi al plag’.

 

Ni ĉiam kampiras,

Sed dormi ne lasas nin sola afer’:

Ni kien foriras,

Dum regas plenpove sur Ter’ primaver’?

Ni kial foriras,

Dum regas plenpove sur Ter’ primaver’?