Nokta interparolo

NOKTA INTERPAROLO

Vortoj kaj muziko de B. Okugxava

tr. de Tatjana Auderskaja

 

la sxuoj trivigxis, lacigxis cxeval’ en vesper’

Sed kien mi venu? Respondu al mi sen erar’.

-         Laux Rugxa river’, mia gxojo, laux Rugxa river’,

gxis Blua montar’, mia gxojo, gxis Blua montar’.

 

Sed kiel mi venu? Pro laco jam stumblas cxeval’,

Bonvolu klarigi la vojon al tiu teren’.

-         Vi rajdu al lum’, kiu flamas post hela kristal’,

Vi rajdu al lum’, mia gxojo, kaj trovos sen pen’.

 

Sed kie la lum’ tiu klara en nokta obskur’?

Centjaron mi vagas, sed nokton ne sxiras radi’.

-         Ekdormis, versxajne, l’ gardist’, kaj lanterno sur tur’

Ne lumas, sed mi, mia gxojo, ne scias pri gxi.

 

Kaj jen li veturas soleca sub nigra cxiel’,

Sed kien, ja voj’ ne videblas al ajna ekstrem’?

-         Ho, kion vi perdis, - mi krias, - kaj kia la cel’?

Kaj li, mia gxojo, respondas: „Ne scias mi mem”.

-          

 

Subpages (1): Odesa kanto de Gankevicx
Comments