KANTO PRI ODESSA de 90aj jaroj

La aŭtoro nekonata,

Traduko de Tatjana Auderskaja

KANTO PRI ODESSA de 90aj jaroj


Al la sudo sin direktas ŝipa ar’,

Ĝis Bospor’ ĉirkaŭe sternas sin la mar’.

Nek insulo, nek miraĝ’ sur blua ond’...

Certe, „Estas multaj urboj en la mond’”

 

Refreno:

La sunsubiro, la tagfiniĝo, Odes’ angoras.

Ja diris Puŝkin, ke iuj mortis, kaj iuj foras.

Drinku ni pro odesanoj-geamikoj,

Kiuj estas en kaj post la Atlantiko.

 


Sed ni restas, ni elvivas en Odes’.

Ni malsatas, frostotremas, - tamen, jes!

Iu nin malamas arde, kun envi’.

Ridas ni tra larmoj, tamen – ridas ni!

 

Refreno

 

La sun’ leviĝos, la sun’ leviĝos en urb’ ĉemara.

Revenos kantoj, revenos homoj al panjo kara.

Longan nokton ni travivos kun honoro,

Post tenebro devas veni la aŭroro.

 

Refreno.