Vortoj de N. Griŝan, Muziko de M. Ŝufutinskij. Traduko de Tatjana Auderskaja
KANTO PRI ODESSA
Nigras maro. Kaj la luno pendas super Lanĵerono. La bulvardo Sternas sin inter la Ponto kaj l’ Kanono. Lum’ arĝenta Kolorigas la kaŝtanojn sur la stratoj. Dormas dolĉe La Fontanoj, strandoj, fiŝoj kaj boatoj.
De l’ Bulvardo Ŝtuparego vin kondukos al haveno. En la parko Pridiskutas oni ĉion dum promeno: Bapojn, nuptojn Kaj abortojn, sen skrupul’ kaj sen sekretoj. En kafejoj Drinkas kune komercistoj kaj poetoj.
Ne imagu Vi Odeson sen Privozo kaj bazaroj, Tie svarmas Buntaj hordoj kaj vendeblas buntaj varoj. Okulfrapas Riĉaj fruktoj de l’ abunda suda tero. Sur la plaĝoj Sama svarmo kaj delicoj de l’ somero.
En haveno Venas ŝipoj kaj kliniĝas pene gruoj, Krias mevoj Super ondoj ŝaŭmantaj kaj helbluaj. Mara vento Portas kanton pri amata kaj karesa, La superba Kaj por ĉiam kara belulin’ Odessa.
Eksterlande Mi vin sonĝas kaj pri vi sopiras kore, Moldavanka Kaj Peresip vekiĝantaj por laboro. La pavimoj En matena lum’ brilantaj post akvumo... Brilas suno, Kaj plenigas l’ urbon ĉi fabela lumo.
Lanĵerono, Moldavanka, Peresip, Fontanoj – distriktoj de Odessa, Privozo – plej granda bazaro, Ponto kaj Kanono – komenco kaj fino de l’ Primorskij bulvardo. |
TRADUKITAJ KANTOJ >