Kanto pri Afgano


 

Kanto pri Afgano

 Traduko de T. Auderskaja


Ne en kvardekaj apud Moskvo

Sub la betul’,

En okdek sesa li pereis

Apud Kabul’.

 

Patrinoj en la lando ploras

Pro kies kulp’?

Milito filojn jam devoras

En blinda stult’.

 

Rf: Obus’ eksplodis en funelo –

Jen via sort’.

Pro kio en la dom’ panela

Alvenis mort’?

 

Afgana vent’ okulojn ŝiras,

Sed firmas man’.

Kun la mitral’ post vi kaŝiras

Murdist’-duŝman’.

Rf.

Comments