Petveture

 

                                                                                         Vadim Kondratjuk (Kievo)

                                                                         Traduko de Tatjana Auderskaja (Odessa)

 

***

Pluvas en la montar’,

Kvazaux versxas sin mar’,

Kaj tempest’ furiozas terure.

Kiel malsuprenigxos ni, ho amikar’?

- Petveture, amik’, petveture!

 

Foje songxis mi pri

Notr-Dam’ de Parỉ’,

Min allogas Euxrop’ senmezure.

Kiel trafu mi tien el fora patrỉ’?

- Petveture, amik’, petveture!

 

Oni diras, ke viv’

Estas kruta dekliv’,

Sed ne glata sxoseo velura.

Spite ilin, mi trovis felicxon en viv’

Petveture, amik’, petveture!

 

Sed se venos la plag’

Kaj finigxos la vag’,

Cxar nenio ekzistas sekura,

Kiel min veturigos vi en lasta tag’?

- Petveture, amik’, petveture!

 

Logas la Paradiz’,

Sed jen kia surpriz’ –

La Infer’ por ni pretas torture!

Ho Mosxtul’, kiel trafi cxielen sen viz”?

- Petveture, ho fil’, petveture!

 

Subpages (1): kanto pri Afgano
Comments