kanto laux la konata melodio

KANTO laux la melodio „STARAJA MELNICA”

Traduko de T. Auderskaja

 

 

Kie plauxdas maraj ondoj,

Kie suno kvazaux flam’,

Pasis, kiel la somero,

Infaneco por cxiam.

 

Rf: Rado de la Fortun’

En la sencxesa turn’,

Logas la homojn sukces’.

Rado de la Fortun’,

Gajno aux drasta pun’,

Neplenumebla promes’.

 

Mi postkuris la sukceson,

Logis viva loteri.

En urbeg’ sen mar’, sen suno

Nur pli alten strebis mi.

 

Rf.

 

Jen alvenis maljuneco,

Kion mi atingis nun?

Ecx el alta kabineto

Ne videblas flama sun’.

 

Rf.

Subpages (1): Petveture
Comments