KANTO laŭ la melodio „STARAJA MELNICA”

Traduko de T. Auderskaja

 

KANTO laŭ la melodio „STARAJA MELNICA”

 

Kie plaŭdas maraj ondoj,

Kie suno kvazaŭ flam’,

Pasis, kiel la somero,

Infaneco por ĉiam.

 

Rf: Rado de la Fortun’

En la senĉesa turn’,

Logas la homojn sukces’.

Rado de la Fortun’,

Gajno aŭ drasta pun’,

Neplenumebla promes’.

 

Mi postkuris la sukceson,

Logis viva loteri’.

En urbeg’ sen mar’, sen suno

Nur pli alten strebis mi.

 

Rf.

 

Jen alvenis maljuneco,

Kion mi atingis nun?

Eĉ el alta kabineto

Ne videblas flama sun’.

 

Rf.

Comments