Kanto el la filmo „Korŝira romanco”

Traduko de T. Auderskaja

 

Kanto el la filmo „Korŝira romanco”

 

Mi diros por la lasta foj’,

Mi diros por la lasta foj’:

Mi adiaŭas vin por ĉiam,

Foriras mi – por alta ĝoj’

Aŭ por pereo en deliro.

La amo via per dolor’

Min trafis – sed ne gravas tio.

Pro am’ rompiĝis mia kor’,

Kaj netuŝita restis via.

 

Ankoraŭ viva estas mi,

Sed brakoj falis sen espero;

Disfalis senta harmoni’

Kaj min atendas nigra tero...

Mi diros por la lasta foj’...

Comments