kanto el la filmo "korsxira romanco"

Kanto el la filmo „Korsxira romanco”

 

Mi diros por la lasta foj’,

Mi diros por la lasta foj’:

Mi adiauxas vin por cxiam,

Foriras mi – por alta gxoj’

Aux por pereo en deliro.

La amo via per dolor’

Min trafis – sed ne gravas tio.

Pro am’ rompigxis mia kor’,

Kaj netusxita restis via.

 

Ankoraux viva estas mi,

Sed brakoj falis sen espero;

Disfalis senta harmoni’

Kaj min atendas nigra tero...

Mi diros por la lasta foj’...
Subpages (1): Erinaco
Comments