Ju. Vizbor

                Ju. Vizbor

                                  Tr. de  T. Auderskaja

*** 

Fora montaro, nebula montaro, montaro,                

Neĝo falanta, la neĝ’ forfluganta, la neĝ’…       

Eble vi aŭdis, ekzistas ja urb’ mia kara,                  

Sed ne por ĉiuj konvenas de l’ urbo la leĝ’.          

 

Strangaj por ni estas ĝiaj loĝantoj la tutaj:           

Pensoj, paroloj – nu ĉio en neordinar’.                     

Konversacioj ĉe ili tuj iĝas diskutoj,                      

Kaj ne ekzistas la solvo de la problemar’.                

 

En la malĝoj’ ili ridas, anstataŭ ol plori,                  

En la gajec’ trinkas vinon bonegan kun gust’.           

Ĉarmajn virinojn scipovas l’ urbanoj adori,              

Sed al komfort’ ili kraĉas, kaj kraĉas laŭ just’.  

 

Estas ĉielo por ili anstataŭ tegmento.

Manoj amataj protektas de pluvo kaj vent’.

Min ne forlasas amara kaj stranga la sento,

Ke mi ĉi-urbon jam perdis en iu moment’.

 

Iam trairis mi tutan la urbon sencele,

Spektis, sed vidis nenion per rekta rigard’.

Vante babilis mi, ridis kaj paŝis ŝancele,

Kaj preterlasis la urbon en stulta hazard’.

 

Nun mi esperas, mi strebas, mi estas serĉanta,

Tamen la vojon perfide forviŝis memor’.

Trajno ne taŭgas, ne taŭgas la tramo kaj aŭto,

 L’ urbon perditan nur serĉas dolore la kor’.

 

 

 

Comments