ŜIPOJ Komponisto kaj aŭtoro de la vortoj nekonata, Traduko de T. Auderskaja Jen aperas el nebulo, El nebulo blanka jen aperas mastoj, Kaj denove en kafejoj La muziko flustras pri la fora land’. Mian revon vokas vento, Vento de vojaĝoj longaj kaj miraklaj, Al mistera tera rand’, Al mistera tera rand’, Mi navigus al la tera rand’.
Rf: Eble ion mi forgesis En pasinto, en pasinto, Sed ĉi tiuj rememoroj Gravuriĝis en anim’: Kaj navigas al mi ŝipoj El la tempo malproksima, Sveltaj ŝipoj blankaj kvazaŭ neĝ’ Sur blua mar’ sen lim’.
Ruĝa floro en la lipoj Kaj rigardo flama de l’ okuloj nigraj... Rememoroj vekiĝintaj Ebriigas min pli forte ol la brand’. Sed denove mi foriras, Logas min la oceanaj vojoj migraj. Al mistera tera rand’, Al mistera tera rand’, Mi navigus al la tera rand’.
Rf.
|
TRADUKITAJ KANTOJ >