HIMNO DE ODESA HUMURFESTO (laŭ la melodio de “NADEĴDA”)

 

 

Vortoj de T. Auderskaja

 

HIMNO DE ODESA HUMURFESTO (laŭ la melodio de “NADEDĴA”)

 

Suno nun ridetas de ĉiel’,

Primavero venas kun rideto.

Estas klara nobla nia cel’:

Vin gajigi bone dum koncerto.

Vi pro tio venis al Odes’,

Kaj Odeso kiel la patrino

Kore vin renkontas kun kares’,

Ĉiam juna urbo-belulino.

 

Rf: Odeso – la amo, la ĝoj’,

Kaj esperon ni firme konservu,

Ke estu ne lasta la foj’

Ke lok’ por kunveno ĝi servu.

 

Nur du tagojn estis kune ni,

Sed por la monatoj jam sufiĉos

Rememoroj pri la kompani’,

Pri la tagoj, plenaj de feliĉo.

Ie ni kunvenos dum somer’,

Nova loko vokas intereson,

Sed ni ne forgesu pri esper’

Iam plu reveni en Odeson!

 

Rf.

 

Comments