ERINACO

 

ERINACO

Vortoj de S. Nikitin

Traduko de T. Auderskaja

  

Laŭ bosko ĉeriza,

Laŭ bosko meriza,

Por naskiĝtag’ de l’ amik’

Paŝadis en paco

Sur pad’ erinaco

Kun la flutet’ en manik’.

 

Sunon rigardis li,

Floretojn gardis li,

Treti ne volis dum voj’,

La kokcinelojn,

La fungajn ombrelojn

Li kore salutis kun ĝoj’.

 

Pinglaj abioj!

Pro kio kun krioj

Kuras pikita vulpid’?

Inter amikoj

Sen artifikoj

Ekregu nur am’ kaj konfid’!

 

Bluas ĉielo nun,

Sub varma hela sun’

Por naskiĝtag’ de l’ amik’

Fluton ludante

Kaj piedfrapante

Jen paŝis l’ etul’ tra erik’! (fajfado)

 

Kara birdeto!

Al vi estas peto:

Flugu laŭ ruĝa montril’!

Tie ĉe l’ bovo

Atendas vin trovo:

Plumo el via flugil’.

 

Jen kun donaco

Laŭ pad’ erinaco

Paŝis al sia amik’.

Sed kion li portis,

Li nure raportis

Al Vanjo per flut’ el manik’!

Comments