DIRU, HO MIA BELA

Franca kanto

Traduko de T. Auderskaja

 

DIRU, HO MIA BELA

 

Rf: Diru, ho mia bela,

Kien navigos ni?

Levis flugilon velo,

Karesas nin juni’.

 

La remilo ebura,

La flageto purpura,

Direktilo el or’.

En ŝipkelo – vanilo,

Sur ferdek’ – suna brilo,

Blanka vel’ – la flugilo

De l’ anĝelo en glor’.

 

Rf.

 

- Ĉu vi volas al Lima,

Al Ĉini’ malproksima,

Al Norvega rokar’?

Aŭ florkronojn ni plektos,

Sunradiojn kolektos

Aŭ la konkojn el mar’?

 

Rf.

 

-       Ni navigu sub velo

Al river’ de l’ Fidelo,

Kie am’ por ĉiam’.

-       Sed ĉi tiu rivero

                                                    Ne ekzistas en vero

En la Land’ de la Am’!

Comments