Vortoj de V. Matveeva Traduko de T. Auderskaja * * * Tre bedaŭrinde, sed mi multkoloras Kvazaŭ sapovezik’, Imagu al vi...
Facila kaj hela, mi flugas kun vent’, Sed viv’ mia daŭras dum nura moment’...
Mi ŝvebas senpeze, kaj la ĉielarkoj Dancadas sur mi, Imagu al vi...
Sed baldaŭ mi iĝos la akvo malpura. Ho kiel forkuri de l’ sorto terura?
Mi estu prefere la akvo malhela En monta rojet’, Imagu al vi...
Mi tiam alfluus al akvo de l’ mar’ Kaj ĉiam mi restus la sama akvar’.
IRLANDA KANTETO
Min ne forgesu dum la voj’, En sonĝo ne forgesu min! Mildiĝos vento kaj malĝoj’, La hejm’ ne plu altiros vin. Mi scias, akvo de la mar’ La amon ŝanĝas al amar’, Sed kial? – Ĝi ne diras, ĉar Senvorte fluas onda ar’, La onda fluas ar’...
Sopiras mi dum tuta jar’, Kaj vane serĉas vin apel’. Ho, estu firma via vel’ Dum ŝtormoj en la alta mar’, Ne falu masto dum venteg’. Se nigra iĝos la ĉiel’ Kaj bluaj ondoj – griza greg’, Tiam – protektu, Dio, vin! Protektu vin, anĝel’!
Ŝpinadas-teksas mi sen ĉes’, Kaj ne laciĝas mia man’. Mi scias fari laŭ neces’ La tolon, ŝnuron, ion ajn! L’ maristo viva venu nur! Ne prenu lin la mara ond’! Se ne revenos – forta ŝnur’ Jam pretos kun fidinda nod’, Fidinda pretos nod’! Por mi ja pretos nod’!
AMO
Tiu fajro ne povos sekigi vin – Ĉu granda, ĉu eta ĝi. Eĉ guton da akv’ ne varmigos ĝi – Ĉu granda, ĉu eta ĝi. Sed ŝvebas ĝi en ĉiela senlim’ Kaj glitas sur ondoj en marmalproksim’. La homoj nomas ĝin simple am’, Nomas ĉiuj el ni.
La pluv’ ne estingos fajregon ĉi, Ĝin ne forblovos vent’. Sed povas ja mem malaperi ĝi En ĉiu ajna moment’. Eble, ne fajro, sed stela rebril’, Eble, danĝera kaj pika scintil’. La homoj nomas ĝin simple am’. Singardu kun tiu sent’.
La amo glitu sur onda abism’, Ne dronu en ŝtorma mar’. La amo ŝvebu sub firmament’ – Ne estu por vi la bar’. Kvankam nenion mi volas de vi, Mi same nenion bezonas sen vi... Do, lumu, fajreto, en tag’ kaj nokt’, Dum flugas la taga ar’...
GREENSLEEVES (malnova angla kanto “Verdaj manikoj”)
Amato mia forgesis min, Kaj kulpas pri tio kuranta roj’; Rigardis li al strifluoj sub pin’ Kaj sorĉis lin akva voj’. Ja ĉiuj scias – perfidos ĝi, Kaj ne revenos la vagabond’, Li iros ĉiam post hela vizi’ Kaj foriros el nia mond’.
Diru al mi, kuranta roj’, Dum jaroj kuris vi ĝis montar’. Ĉu vere mi en neniu foj’ Lin ekvidos, kaj daŭros separ’? Mi ĵetos al akvo florkronon do, Atingu lin, revenigu lin! Ne diru, ke mi ĉagreniĝis tro, Diru, ke ridis, sendinte vin.
Sed ne rapidu nur vi, esper’, Forlasi min, adiaŭi min. Ni kune aŭskultos sub nokta aler’ De l’ akvo konstantan “tin-tin’”. Kaj viv’ forfluos kun akva stri’, Nebul’ sin sternos sur bord’. Reveni povos nek li, nek mi, Nur tintos striflua kord’.
PRINTEMPO
Ĉagreniĝis mi sufiĉe, Ke hazardo malfeliĉe Povas trafi nin. Dume ni ploradis triste, Petis pri la sav’ insiste, Ravis nin fascin’.
Jen printempo en la vero Kun promeso de somero, Estu ĝi la ĝoj’. La odor’ de pan’, mielo, La plej rava sub ĉielo Ĝi – komenc’ de ĉiu voj’.
Sonu kanto ĝojgratula Pri l’ printempo bluokula Kaj la suna tag’. Ploru neĝo en degelo, Lasu vintron en malhelo, Lasu nin, ĉiu plag’!
Baldaŭ krevos la burĝonoj Kaj aperos verdaj tonoj En tenera glu’. Milda fajro de la branĉoj Kaj elastaj ŝosolancoj – Do, ni vivos plu!
Do salutu ni printempon, La frenezan belan tempon, Regu ĉie rid’! Pasis vintro kun la ploroj, Nun aperu ĉie floroj, Venu la lucid’!
PROMENADO TRA LA URBO
Petas mi, ne serĉu vane min, Mi foriris por la urb-vagad’, Duonombre, duonlume Kvazaŭ en profunda plonĝ’. Kaj mi savos de soleco Tiujn stratojn kaj kortetojn, Forgesitajn de la domoj Por ripoz’ kaj bela sonĝ’.
Mi foriris por la urb-vagad’, Venton kaj senventon sentis por Varma pluv’ forviŝu lante Miajn spurojn de la strat’. Petas mi, ne serĉu vane min, Ĉar nenie plu ekzistas mi, Logis min la urb’ vespera, Nigra regno sen kompat’.
Dronos mi sen guto da aer’, Arde flustras vortojn urb’ al mi, De fabel’ kaj sorĉ’ freneza ret’ Kaptas min, ĝis mi senspure Dissolviĝas en nebul’, Ĉirkaŭvolvis kaj brakumis min, Baris vojon por forkur’ kaj sav’. Vage dronas en tenebro mi, Ne penetros ĝin okul’.
Se vi vidos, ke pereis mi, Ke ekdormis – ne vekiĝis plu, Vi ne kredu ja, amato, Kaj ne ploru en angor’. Nek la mort’, nek dormo trafis min,- Mi foriris por la urb-vagad’ Kaj senbrue fermis pordon, Dum ne venis la aŭror’.
VERDA TEO
Al hejm’ mi venos laca, Jam kurba pro tristec’, Kiel demandosign’. Kaj du verdetaj tasoj Ektintos kontraŭ plet’ – Por mi kaj vi, Por vi kaj mi.
Oscilos la pendolo, Serena venos lum’ Tra malfermita pord’. Kaj dum mi sidos sola En la duonobskur’, Mildiĝos la angor’, Mildiĝos la angor’.
Kaj poste vi aperos El varma noktsilent’, La fantazia ombr’, Kaj en demando levos La brovojn kun atent’, Tamen sen vort’, Ne indas vort’.
Kaj mi plenigos tasojn Per forta verda te’. Ni trinkos por plezur’. Kaj pri ofend’ dolora En mia rid’ postplora Ne pensu nur, Ne pensu nur.
Forflugu tempo flue Tra faŭko de l’ horloĝ’, Ĉu gravas ja por ni? Ĉu la tempest’ rabias Aŭ nokt’ mistera pias Jam ĉirkaŭ ni? Jam ĉirkaŭ ni?
Nenio nin timigas, Kaj sur vespera tabl’ Lumadas la kandel’. Konversaci’ kaj teo, Kaj regas jam agrabl’ Pro varma te’, La verda te’.
BAGATELO
Aperis subite en nokta silento En mia memoro antikva fabel’. Mi perdis ŝueton – malgrava evento! Neniu alportis ĝin, - aĥ, bagatel’!
Mi longe atendis kaj ĉesis atendi, Ja estas pli gravaj aferoj en viv’. Kial do mi rajtas miraklon atendi? Ja ĉion atingas la triv’.
Kaj perdis mi ie l’ ŝueton alian, Ĝi kuŝas en polvo sur voja rand’, Sed mi ĝin ne serĉis – ne estis por kio, Ne maltrankviligis min tiu demand’.
Homoj diversaj iras laŭ voj’: Bela reĝid’ kaj danĝera aĉul’. Eble, rabist’ ŝuon trovos sur voj’ Kaj nokte alportos al mia angul’.
Domaĝe, se havus mi unu nur. Sed se mankas ambaŭ – do, aĥ, bagatel’, Facile mi pensas, ke – aĥ, bagatel’! Forgesos mi ĉion sen spur’.
* * * Mi ne plu dancos sur streĉita ŝnur’, Sur balancil’ ne plu balanciĝos mi, La balancil’, pendanta de ĉielo – Aĥ, ĉio okazas, kiel devas.
Ne estus mi fiera en la viv’, Ne pensus, ke nekomparebla mi, sen par’, Tiam aliel estus ĉio nun, - Sed mi meritas, kion havas.
Mi ne forvelkis pro la senesper’, Verŝajne, rompus trostreĉita ŝnur’, Kaj mi ne povus ĝin kunligi, Por ke ĉio okazu, kiel devas.
Kvankam hazarde restis viva mi - Sed kion travivis mi, estis falo ja. Sed mi ne serĉas la kulpulojn – Nu, ĉio okazas, kiel devas.
La balancilo balanciĝas dum La ŝnuro varmas tie, kie mi tenis ĝin. Trairis mi inferon tutan. Ĉu ĉio okazis, kiel devas? |
TRADUKITAJ KANTOJ >