TRADUKITA PROZO‎ > ‎

Feliks Krivin Duonfabeloj (Mikrofabloj)

FELIKS KRIVIN

Traduko de Tatjana Auderskaja

DUONFABELOJ (mikrofabloj)

EN KURTAJ RILATOJ KUN LA UNIVERSO

La Tero parolas kun la Universo per kurtaj ondoj.

Kurte dirite… Eĉ pli kurte…

Nur la kurtaj ondoj atingas la kosmon; la longaj ne povas disŝiriĝi de la Tero.

Tial parolu ni kurte – por ke oni ekaŭdu nin.  

KURTENO

Ĉiam, kiam la spektaklo proksimiĝas al fino, la Kurteno ekscitiĝas: ja baldaŭ lia elveno. Kiel renkontos lin la publiko? Ĉu li pretas? Li atente pririgardas sin, formetas iun apenaŭ videblan polveron, kaj – aperas sur la scenejo.

La publiko tuj vigliĝas. La spektantoj ekstaras de siaj lokoj, aplaŭdas, krias “bravo!”. La Kurteno, longjara kaj elprovita servanto de la scenejo, eĉ hontas, ke oni lin renkontas tiel jubile. Tial, iom svingiĝinte por la publiko, la Kurteno hastas reen, en la kulisojn.

Sed la aplaŭdoj fortiĝas.

-       Oni vokas, - pensas la Kurteno. – Nu, kion fari, endas eliri.

Tiel li eliradas kelkfoje, kaj poste, post ioma hezito, definitive restas sur la scenejo. Li deziras danki la publikon pro ĝia atentemo.

Sed nun – ho nigra sendankeco! – la publiko komencas disiri.

NAJLETO

Najleto levis kapon el ŝuo por ekscii, kiel fartas lia Mastro, kaj tuj ekaŭdis : “Oj! Hu!”

La Najleto maltrankviliĝis. Verŝajne, la Mastron trafis iu plago? Kaj la Najleto elŝoviĝis pli.

-       Oĥ! – ekkriis al Mastro, formetis la ŝuon kaj enmartelis la Najleton.

-       Li ion kaŝas de mi! – pensis la Najleto. – Sed mi tamen malkovros la veron!

Kaj li elŝoviĝis denove. La Mastro koleriĝis, prenis tenajlon kaj eltrenis la Najleton. Kuŝante inter rubo, la Najleto pensis:

-       Kia noblanima estas mia Mastro! Ne volas, ke aliuj vidu, kiel malbone li fartas!

DEMANDO DE LA VIVO

La Kontraŭpluva mantelo ne kontentas pri sia vivo. Dum la vetero hela, suna, kiam oni devas promenadi plezure, lin oni tenas en la ŝranko. Sed kiam oni lin ellasas el la domo – ĉiam pluvas.

Ĉu tio estas hazarda koincido – aŭ intenca insido?

CEREALOJ

-       Vivi ne eblas kun tiuj loloj! – indignas la Spiko. – Batu ilin hajlo, forbruligu la fulmo!

-       Kion vi diras! – admonas lin aliuj spikoj. – Se okazos fajro, ni ĉiuj forbrulos, neniu saviĝos.

-       Do forbrulu ni! – arde eksklamas la Spiko. – Anstataŭe sur nia loko elkreskos aliuj spikoj!

-       Kaj se elkreskos loloj?

LA TEMPO

-       Hej, rapidu, vi malantaŭas! – urĝigas la Granda Montrilo la Malgrandan. – Mi jam tiom da ciferoj trairis, sed vi preskaŭ sur la sama loko restas. Malbone vi servas al la Tempo.

     Strebas la Malgranda Montrilo, sed ne sukcesas. Ĉu povus ŝi akiri la saman rapidecon, kiel la Granda?

     Sed ŝi ja montras horojn, ne minutojn!

LA SPLITVUNDO

-       Ŝajne, ni samvojas! – diris la Spliteto, enigante sin en la plandon. – Kiel gaje esti en bona kompanio!

Sentinte doloron, la knabo eksaltis sur unu gambo.

-       Nu jen, mi diris ja, ke en kompanio estas pli gaje!

MEMUAROJ

Loĝis sur la skribotablo du amikoj-krajonoj, Akra kaj Malakra. La Akra Krajonjo laboris de mateno ĝis vespero: pentris, desegnis, liniis. Oni lin akrigis, eĉ rabotaĴo ŝprucis, kaj premis ĝis rompo. Sed la Malakran Krajonon oni tute ne tuŝis: lia koro estis tro malmola. Kaj oni scias ja, ke malmola koro al nenio utilas.

Rigardas la Malakra Krajono al vervo de sia kamarado kaj miras:

-       Nu kial vi vin eluzas? Por kio tio bezonatas?

-       Por mi ja tiel interese estas labori, vivi, fari ion novan…

-       Jes, interese, sed la sano ja foriras. Jen, kia magra kaj eta vi fariĝis! Baldaŭ de vi tute nenio restos!

-       Ne gravas! – gaje respondas la Akra. – Da mi sufiĉas ankoraŭ!

Sed la tempo pasas, kaj vere, de la Akra Krajono restis nenio. Lin anstataŭigis aliuj Krajonoj, kiuj kun granda amo kaj estimo rememoris sian antaŭulon.

-       Mi konis lin persone! – fiere eksklamis la Malakra Krajono. – Li estis mia plej bona amiko, kredu min!

-       Vi konis lin? – admiras la junaj akruloj. – Eble, vi skribos memuarojn pri li?

Kaj la Malakra komencis skribi memuarojn.

Kompreneble, li ne mem verkis kaj skribis: li estis tro malakra por tio. La junaj Akraj Krajonoj demandis lin kaj priskribis la eventojn laŭ liaj vortoj. Tio estas malfacila afero: ja Malakra multon forgesis, multon konfuzis, kaj multon simple ne povis esprimi. La Akruloj devas korekti, aldoni, ŝanĝi…

La malakrulo verkas memuarojn…

LA NUKSOJ

Renkontiĝis du malplenaj nuksoj- frap-frap-frap! – plenfrapadis, plenkrakadis, kaj disruliĝis ĉiu al sia direkto. Ruliĝas ili kaj pensas:

Unua nukso: - Terure, kiom da malplenaj nuksoj aperis! Kiom longe mi vivas, neniam unu plenan mi renkontis!

Dua nukso: - Kiel bone ja tiuj malplenaj nuksoj sin maskas! Deflanke – normala nukso; sed post la unua sono kompreneblas jam, kun kiu vi kunpuŝiĝas!

Unua nukso: - Ho, trovu mi iun ajn por interkraki dece!

Dua nukso: - Ho, aŭskultu mi de iu ajn decan sonon!

Ruliĝas la nuksoj, kaj ĉiu pensas pri la malpleneco de la aliu. Sed pri kio ja alio povas pensi malplenaj nuksoj?

ĜOJO

La Katido vekiĝis kaj malkovris ĉe si – la voston.

Tio estis grandega evento por li; li rigardis al la vosto dekomence nekonfide, preskaŭ time, sed poste sin Ĵetis kaptadi ĝin.

Observante la gajan, sinforgesan baraktadon de la Katido, oni ne povas kredi, ke tiom da ĝojo povas alporti tiu magra, ĉifoneca, sentaŭga vosteto.

SCIENCA DISPUTO

Demandu ĉe la Plankolava Ĉifono: kiu en nia antaŭĉambro estas la plej klera kaj saĝa? Ŝi tuj respondos: la Gomboto kaj la Sandalo.

Ili ĉiam komencas sciencan disputon, kiam vidas unu la aliun.

-       Kia malseka estas tiu ĉi mondo! – komencas la Gomboto. – Oni paŝas, paŝas, kaj nenie loketon sekan trovos.

-       Tute ne! – kontestas la Sandalo. – En la mondo regas sekeco.

-       Sed klare ja, ke inundas!

-       Ĝuste dezertas!

Iliajn diskutojn kutime finas la Pantoflo:

-       Kolegoj, lasu la senutilajn palavrojn. La mondo povas esti kaj seka, kaj malseka: la malseka, kiam la mastrino lavas la plankon, kaj seka – la tutan restantan tempon.  

FORTA ARGUMENTO

La Kretpeco laboregis. Li ion skribis, kalkulis, desegnis; kaj kiam li plenigis la tutan klastabulon, li ĝentile flankeniris, demandante la publikon:

-       Ĉu klare?

      Al la Ĉifono nenio estis klare, kaj ŝi volis oponi. Sed neniujn argumentojn ŝi havis; tial ŝi simple forviŝis de la tabulo ĉion, kion skribis la Kretpeco.

Estis tre forta argumento; la Ĉifono evidente uzis sian oficejan statuson. Sed la Kretpeco ne intencis cedi: li denove komencis tre detale ĉion klarigi, plenigante la tabulon.

Liaj rezonoj estis sufiĉe konvinkaj; sed – kion fari! – la Ĉifono denove nenion komprenis. Kiam li finis, ŝi langvore kaj malzorge forviŝis ĉion skribitan.

Ĉion, kion tiel longe argumentis la Kretpeco; ĉion, al kio li fordonis sin mem ĝis la lasta ereto…

MALNOVA DOMO

Tiu domo, verŝajne, estas jam ducentjara. Ĝi staras malgranda, kaduka, kaj sentas sin embarasite inter belaj modernaj domoj.

Malfacilas eĉ kompreni, pro kiu miraklo ĝi konserviĝis. Ĝian bruston ne ornamas memortabuloj, ĝiajn murojn ne subtenas la aŭtoritato de grandaj homoj, kiuj loĝis aŭ almenaŭ noktumis tie.

Sed tamen, ne vane ĝi eltenis dum tiom da jaroj; ja en ĝi ĉiam loĝis homoj.

Eble, ankaŭ ili estis grandaj homoj; nur neniu rimarkis tion?

STELOJ

En stelplena nokto la sableroj rigardas al ĉielo kiel al spegulo, kaj ĉiu el ili facile trovas sin inter la stelaro.

Endas nur trovi la brilantan stelon kaj kompreni, ke vi simple rigardas al la spegulo…

LA SUNO

Desube, simple de la tero, blindigas okulojn hela Suno. Kio okazis? Ĉu la Suno subiris al la Tero?

Ne, tio ne estas Suno; estas nur eta Splito, malgranda peceto da vitro. Iuj opinias, ke la printempo tute ne koncernas lin, ke ne estas lia afero printempa impeto.

Sed ankaŭ li ĝojas la reviviĝon.

Kaj tiu ĝojo faras lin simila al al Suno.

MALNOVA AFIŜO

Susuras en vento Malnova Afiŝo, delogante la publikon:

-       Alvenu, rigardu min! Mi ankoraŭ  estas helkolora, mi bone konserviĝis!

Ĝi flirtas, dancas en la vento, sed oni preteriras, ne atentante ŝin.

-       Okazos tre interesa koncerto, - tente flustras ŝi. – Gaja koncerto, plej bonaj artistoj partoprenos…

Alvokas ŝi, promesas. Sed tute ne povas kompreni, ke ŝia koncerto jam delonge pasis kaj neniam plu okazos.

ENERGIO DE VARMO

La Azeno fariĝis saĝa, fakto!

Antaŭnelonge ili kune kun la Virŝafo aĉetis po plenĉaro de hejtŝtipoj. Kaj jen, vidu: la Virŝafo jam ĉion elspezis, kaj antaŭ la domo de la Azeno – preskaŭ netuŝita ŝtiparo.

Venis la Virŝafo al la Azeno por instruiĝi, kiel oni devas hejtlignon ŝpari. Envenas kaj vidas: staras la Azeno meze de la ĉambro kaj movas tien-reen gigantan ŝtipon. En la ĉambro malvarmegas, sed li eĉ la ŝviton de la frunto per hufo forviŝas: varmege!

-       Kion vi faras? – ekmiris la Virŝafo.

-       Ĉu vi ne vidas? Mi varmigas min, - respondas la Azeno. – Bonegaj hejtŝtipoj okazis: unu ŝtipo por la tuta vintro sufiĉos!

Mirigita revenas la Virŝafo hejmen. Vere – unu ŝtipo por la tuta vintro! Jen kia saĝa la Azeno fariĝis!

KUBETOJ

Ekzistas tiu infana ludo – kubetoj. Metu ilin unu super aliun, kaj vi konstruos turon. Kvankam tiu turo ne estas vera, la Kubetoj mem rilatas al ĝi serioze, kvazaŭ tio ne estus ludo, sed solida plenkreskula laboro.

Ĉu vi scias, pri kio pensas Kubetoj dum la ludo? Pri tute diversaj aferoj. Ja ilia stato estas tute diversa. La Malsupra Kubeto pensas, kiel la tutan turon sur si subteni; kaj la Supra Kubeto – kiel sin mem supre reteni.

Jen tial, se vi forprenos la Supran Kubeton, la turo malmulte ŝanĝiĝos. Sed provu ja forpreni la Malsupran…

NELOJALA KOKIDO

Ĵus elkoviĝis la Kokido, kaj tuj ricevis riproĉon pro la rompo de l’ ovo. Flavbekulo, sed jam huligano. Evidente, la genetika manko…

BRU-AMUZILO POR BEBOJ

-       Vi devas esti pli simpla, pli komprenebla, - admonas la Violonon la Bruamuzilo. – Jen, ekzemple, min oni ĉiam plezure aŭskultas. Eĉ beboj komprenas!

KREA METODO

Floroj diskutas pri la beleco en arto. Oratoras la Dorno:

-       Mi tute ne povas konsenti kun la krea metodo de la Rozo. Akreco – jes, certe! Penetro ĝis plej-pleja profundo – sendube! Sed prezenti ĉion en la roza koloro…

LA FORTO DE KONVINKO

-       La ĉambro devas esti fermita, - asertas la Porda Tenilo, kiam oni fermas la pordon.

-        La ĉambro devas esti malfermita, - filozofumas ĝi, kiam la pordon oni malfermas.

La konvinkoj de la Porda Tenilo plene dependas de tio, kiu premas ĝin.

LA DIGNO

Kolibrio apenaŭ pli grandas ol abelo; sed ŝi tamen estas birdo!

-       Niaj agloj estas tiaj bravuloj! – ŝatas ripeti ŝi. Simple, por ajna okazo.

LA FLIKO

La nova Fliko estas sufiĉe freŝkolora, kaj ŝi tute ne povas kompreni, kial oni penas kaŝi ŝin. Ja ŝi tiel elstaras sur tiu trivita jako!

LA AKNO

Sidante sur la frunto de nealta homo, la Akno envie rigardas al la fruntoj de altstaturaj homoj kaj pensas:

-       Se mi atingus tian altan staton!

LA ARBOSTUMPO

La Arbostumpo situis rande de la vojo, kaj la preterpasantoj ofte stumblis kontraŭ li.

-       Ne ĉiuj kune, ne ĉiuj kune! – malkontente knaris la Arbostumpo. – Mi akceptos tiom da personoj, kiom mi povas, kaj ne pli. Mi ja solas, kaj da ili – amasego. Kaj ĉiu sen mi ne povas paŝon fari!

LA ŜTOFPECO

-       Kolorigu min! – petas la Ŝtofpeco. – Mi jam la bastonon por la flagtenilo trovis. Restas nur koloron akiri!

-       Kiun koloron vi deziras? Ĉu nigran, ruĝan, verdan?

-       Nu, mi malbone distingas kolorojn. Faru ajnan: mi nur volas esti flago!

LA ŜUTRO

Ĉiumatene la Ŝutro per vasta gesto malfermas la fenestron:

           - Ekstere la tuta lumo estas nia, ni prenu kiom eblas!

Kaj ĉiuvespere la Ŝutro firme fermas la fenestron:

-       La tuta lumo en la ĉambro estas nia, ni gardu ĝin de fremduloj!

MOD-ADORANTINOJ

La Muŝoj estas ardaj mod-adorantinoj. Ili haltas ĉe ajna peco de bela aĴura araneaĴo, pritaksas ĝin, aprobas kaj ravite demandas ĉe bonkoraspekta dikulo Araneo:

-       Kiom kostas milimetro?

Kaj kutime ili pagas la plej altan prezon.

LA AMO

La Herbero ekamis la Sunon…

Klare, ke ŝi eĉ ne pretendis la respondon: ja la Suno vidas tiom da aĴoj sur la Tero; ĉu povas li rimarki la modestan Herberon? Kai imagu, kia ridinda paro aperus: la Herbero – kaj la Suno!

Sed la Herbero imagis, ke la paro estus tute deca, kaj ŝi sin trenis al la Suno per ĉiuj siaj fortoj. Kaj fine ŝi fariĝis alta, svelta Palmo. Bela Palmo, mirinda Palmo – kiu ekkonus en ŝi la iaman malimponan Herberon?

Jen kion faras el ni la Amo, eĉ se nericeproka…

LA LIGNOFAJRO ENARBARA

La Lignofajro estingiĝis. Apenaŭ restis en li vivo; li sentis, ke maksimume post duonhoro restos de li nur manpleno de cindro, kaj nenio plu. Eta cindra amaseto ene de grandega majesta arbaro.

La Lignofajro feble kraketis, vokante helpon. Lia ruĝa langeto febre lekis la nigriĝantan braĝon, kaj la preterkuranta Rojo afable proponis:

-       Ĉu akvon?

La Lignofajro eksiblis pro senpova kolero. Nur akvo al li mankis! Kompreninte la sentaktecon de sia demando, la Rojo lirlis malvarmajn pardonpetojn kaj daŭrigis sian vojon.

Sed tiam super la mortanta Fajro sin klinis Arbustoj. Senvorte ili etendis al li siajn branĉojn.

La Lignofajro avide kaptis ilin, kaj okazis miraklo: la flamo, ŝajne jam pereinta, ekflamis denove!

Jen kion signifas etendita ĝustatempe helpa brako!

La Lignofajro ekstaris, apoginte sin je la Arbustoj, kaj evidentiĝis, ke li tute ne estas tia senhelpa kaj eta. La Arbustoj sin skuis kaj dronis en plena flamo. Kaj la Rojo sekiĝis. Ne estis iu por savi ilin.

Kaj la Lignofajro jam impetis supren. Li fariĝis tiom alta kaj arda, ke eĉ la Arboj sin tiris al li; - iuj allogitaj de lia beleco, aliuj simple por varmigi sin.

La foraj Arboj enviis al tiuj, kiuj situis pli proksime, kaj nur revis alproksimiĝi al la fonto de entuziasmo kaj adoro.

La Fajro! Fajro! Nia Fajro! – bruis malproksimaj Arboj. – Li varmigas nin, li prilumas nian vivon!

La proksimaj Arboj bruis eĉ pli laŭte. Ne pro admiro, - sed ĉar la Fajro devoris ilin en sia flamo, faligis, por mem supreniĝi pli kaj pli alten. Kiu ja povas kontraŭstari la sovaĝan potencegon de giganta Fajro en arbaro?

Troviĝis tamen la forto, kiu estingis la Fajron. Venis la fulmotondro, kaj la Arboj ploris per nigraj larmoj – larmoj pro la Fajro, kiu tiel brilegis kaj kiu pro inundo ne sukcesis devori ilin.

Nur poste, sufiĉe poste, kiam sekiĝis fulgaj larmoj, la Arboj ekvidis grandegan nigran cindrejon sur la loko, kie furiozis la Lignofajro.

Ne, ne la Lignofajro – la Incendio. Arbara Fajrego. Terura kataklismo.

FRAKTUMO

La denominatoro en ajna fraktumo estas siaspeca piedestalo. Ju pli malgranda estas la fraktumo, des pli grandan denominatoron ĝi bezonas.

LA LEĜO DE NOMBROJ

La nombro, kiun oni povas atribui nek al pozitivaj, nek al negativaj, ambaŭokaze estas nulo.

AKUTA ANGULO

Tiu akuta angulo pikis ĉiujn. Ajna geometria figuro ricevadis de li riproĉon: la Triangulo – pro anguleco, la Cirklo – pro senanguleco, la Kvadrato – pro la manko de diversflankeco. Oni komencis eĉ timi kaj estimi lin pro lia konstanta neaprobo.

Tiel venis al la Triangulo gloro kaj respekto; fariĝis li solida, impona, peza – nu, unuvorte, obtuza. Kaj kie jam estas lia iama akreco! Oni nur supozas, pro kio li obtuziĝis: ĉu pro superfluaj gradoj, ĉu simple pro la vivo tia.

NEGATIVA NOMBRO

Tiu Nombro estis tiom nerimarkinda, ke staris eĉ pli malalte ol la Nulo, sen paroli jam pri aliuj pozitivaj nombroj. Tial, nekontenta pro sia stato, ĝi ĉion neis kaj staris ĉiam kun minusa signo.

Sed jen ĉio ŝanĝiĝis. La Nombro estis potencita kaj fariĝis pozitiva. Nun ĝi ekhavis potencon kaj tuj komencis konfirmi tion, kion antaŭe neis,  kaj kontesti aliujn negativajn nombrojn, - tiujn pitajn, nerimarkindajn entjerojn, kiuj staras pli malalte ol la Nulo.

Minuso multobligita al minuso fariĝas pluso: estas simpla aritmetika regulo.

LA GRANDECO

Enviis Unu al la Deko: “Nu certe, kun tiu ŝika rondiĝo ankaŭ mi aspektus impone!”

Tial, kiam ŝi sukcesis iel akiri unu Nulon, ŝi ne metis lin post si, kiel la Deko, sed starigis antaŭe – por ke ĉiuj vidu!

                             Rezultiĝis vere bele: 0,1.

Poste, ŝi ankoraŭ unu Nulon alproprigis. Kaj same metis lin antaŭen: rigardu, jen kiaj ni estas!                              0,01.

Ekplaĉis tio al Unu, kaj komencis ŝi kolektadi Nulojn, akirante ilin per la tutaj fortoj, ĉu per justaj aŭ nejustaj rimedoj – ne gravas!

Kaj nun oni eĉ ne ekkonus la iaman Unu: tiom grava kaj plensignifa ŝi estas. Pritaksu vi mem:                             0,00000000001.

Jen kiun grandecon ŝi atingis!

FENESTRO AL LA MONDO

En praaj tempoj oni ŝatis sidadi ĉe fenestro; sed nun ili plejofte sidas antaŭ la televidilo.

Verdire, la televidilo montras pli multe: oni povas ne nur la propran straton, sed eĉ diversajn landojn ekvidi. Sed la fenestro logas promeni, ekspiri la freŝan aeron, kaj la televidilo preferas, ke ĉiuj sidu hejme. Antaŭ la televidilo.

Do ĉiuj sidas, kaj ĝi montras, kiel tie, en foraj lokoj, aliuj homoj promenas, freŝan aeron spiras. Tiuj, kiuj spiras la freŝan aeron, havas tiel bonan koloron de vizaĝo!

Precipe en la bona kolora televidilo.

LA LAKMUSO

-       Hodiaŭ alkalo, morgaŭ acido… Tiel la vivo fluas…

-       Sed vi mem, kiel vi mem rilatas al la kemia reakcio?

-       Fakte, neniel. Mi simple ŝanĝas la koloron.

LA BILDO

La Bildo pritaksas la vivan naturon:

-       Ĉio ĉi, certe, ne tute fuŝa estas: kaj la fono, kaj la perspektivo. Sed devas ja ekzisti certa kadro!

LA GIPSO

Ĝi estas mola, glata, premobea, ĝi plene pretas trafi al la manoj de tiuj, kiuj povas aranĝi lian sorton. En tiu tempo lin ne fortiras eĉ malpura konstruista laboro – spatelado.

Sed jen li trovas sian fendon, penetras en ĝin kaj sekure akomodiĝas. Kaj tuj en lia karaktero aperas novaj trajtoj: sekeco, necedemo kaj obstina firmeco.

LA ORO

La oksigeno estas necesa por la vivo; sed ankaŭ sen oro ne facilas vivi. Kio ja okazas en realo?

Kiam oni spiras facile, kaj pri la oksigeno, ŝajne, ĉio bonordas – oni tamen sentas, ke da oro ne sufiĉas. Kiam alvenas oro – la spirado plimalfaciliĝas, kaj tio signifas, ke mankas oksigeno.

Ja la leĝoj de kemio, la plej antikvaj leĝoj de la Tero, asertas, ke la oro kaj la oksigeno nekunigeblas.

LA ĈIRKAŬO

Oni diras, ke ĉio dependas de la ĉirkaŭo. Ke kia estas nia ĉirkaŭo, tiaj ankaŭ ni formiĝas.

Sed ne ĉiam okazis tiel. Jen, ekzemple, ĉe la truo la ĉirkaŭo povas esti ora, brokata – sed la truo tutegale restos malplena loko, malplenaĴo, neniaĴo.

LA AŬTUNO

Sentante, ke ŝia beleco komencas velki, kaj dezirante iel daŭrigi sian someron, la Betulo kolorigis sin je la plej moda en la aŭtuna sezono koloro – la flava.

Kaj tiam ĉiuj ekvidis, ke ŝia aŭtuno jam venis.

LA VULKANOJ

La Vulkanoj havas multe da varmo, kiun ili hastas rapide fordoni, kaj tial eruptas ĝin, bruligante, sed ne varmigante la apudaĴon.

Ja ankaŭ por fordoni varmecon, bezonatas scipovo. Por ke la bonaj intencoj ne fariĝu kataklismoj.

LA NASKIĜO DE LA FORTO

La mola stano akiras firmecon en kuniĝo kun eĉ pli mola grafito. Ĉar kiam apude estas iu pli malforta…

Ofte la forton naskas malforto. Malforto, kiu naskas deziron protekti.

Eble, ĝuste de tio komenciĝis la historio de nia planedo.

DIVERSAJ VIDMANIEROJ

Miopaj infanoj, presbiopaj maljunuloj… Ĝenerale dirite, la afero kompreneblas.

Infano alproksimigas la mondon por pli bone ĝin vidi; maljunulo formovas ĝin: kion li ankoraŭ ne vidis tie!

LA VERTIKALO

Plejmulto de animaloj havas la cerbon kaj la koron en la sama nivelo; kaj la nivelo tia, ni devas agnoski, ne estas tro alta. Ja kia alteco povas esti en horizontala stato!

La Homo, stariĝine vertikale, signife altigis tiun ĝeneralan nivelon; sed lia cerbo troviĝas ekde tiam pli alte, ol la koro.

La cerbo de Homo situas signife pli alte, ol la koro, kaj la distanco inter ili fariĝas ju pli granda, des pli alten atingas Homo.

LA VARMO

En certaj (tre malvarmaj) kondiĉoj eĉ glacio elradias varmon.

Sed ĉu indas krei por tio konvenajn kondiĉojn?

LA LEĜO DE TUTMONDA ALTIRIĜO

La Homo sin tenas je homoj, bestoj, plantoj, por pli longe sin reteni sur tiu Tero.

Comments