Mortint' revivos...

8 M. Cvetajeva. Mortint’ revivos…(el la ciklo “Don'”)

                              2

 

Mortint’ – revivos kaj vivinto – mortos.

Kaj iam en futura lecion’:

– «Kie vi estis?» – la demando tondros,

Kaj ektondregos la respond’: «Ĉe Don’».

 

 – «Kion vi faris?» – «Staris ni martire,  

Laciĝis kaj endormis post opon’».

Kaj  en vortar’ enskribos nep’ admire

Post vorto «Dev’» fieran vorton «Don’».

 

1918

 

 

Tradukis Tatjana Auderskaja (2017, Odeso)

 

Comments