Obskurad'...

6 M.Cvetajeva. Obskurad’…

Obskurad’. – Uragan’. – Sodom’.
Gardu Neston en via Dom’!
Fideleco kaj nobla Dev’
Sentinelu  por via serv’.
Dio regu en via kor’,
Blanka gardo por vi –  l’ Honor’!

Estu via domnest’ – insul’,
Ke ne venu al ĝi – Fremdul’.
Tomb’ de avo, ĝarden’ de fil’ –
Savu ilin en la azil’!
Altu spite al misa sort’
Kverk’ prapatra en via kort’!

1918

 

Tradukis Tatjana Auderskaja (2017, Odeso)

 

Comments