TRADUKITA POEZIO‎ > ‎

Ve al vi, aristokratoj...

4 M. Cvetajeva. Ve al vi, aristokratoj…

 

Ve al vi, aristokratoj,
La riĉuloj – en deprim’.
Sed mi antaŭ la soldatoj
Ne kliniĝos pro ektim’.

L’ urbo ĝemas kaj rabias,
Lun’ –  en vina atmosfer’.
Sed plebanojn mi defias,
Mi, fiera en mizer’.

1917

 

 

Tradukis Tatjana Auderskaja (2017, Odeso)

 

 

Subpages (1): El "Versoj al Cxehio"
Comments