Aŭskultu vi!...
Aŭskultu vi!
Se oni
stelojn
lumigas
Do – estas ja bezonate al iu?
Do – iu deziras, ke ili ekzistu?
Do – iu nomigas ĉi tiujn kraĉetojn
“la perlo”?
Kaj sin superstreĉante
en blizardoj de polvo tagmeza
strebas aroge al Dio,
timas, ke malfruiĝis,
ploras,
kisas lian muskolecan manon,
petas –
- ke nepre tuj ekestu la stelo! –
ĵuras –
ne plu elteni tiun senstelan suferon!
Kaj poste
maltrankviliĝas,
sed imitas trankvilon,
dirante al iu:
“Nu do, ĉu jam vi ne plu tristas?
Ne timas?
Ĉu?!!”
Aŭskultu vi!
Se oni stelojn
lumigas,
Do – estas ja bezonate al iu?
Do – estas vivonecese,
ke dum ĉiu vespero
en nigra nokt’
eklumiĝu almenaŭ unu stel’?!
ONI NENION KOMPRENAS
Al frizisto mi venis,
diris, trankvila:
“Kombi orelojn vi estu kompleza!”
La frizist’ glathara tuj iĝis vila,
la vizaĝ’ eksimilis al piro peza.
“Nenormala!
Ruĝhara!” –
-
la vortoj kiel frap’.
Insultoj sin ĵetis de kvik’ ĝis kviko.
Kaj lo-o-o-o-nge
aroge ridaĉis ies kap’,
el tumulto montrante sin, kvazaŭ olda brasiko.
ĈU VI EKPOVOS?
Mi tuj elverŝis el la glaso
La farbon al la map’ rutina.
Mi montris sur la plet’ de graso
Frenezon de la mar’ obstina.
Sur skvamo de la fiŝo lada
Am-vokon legis mi sen dub’.
Sed vi
en kanto
serenada
ĉu ludos fluton
de pluvtub’?
|