ALBATROSO
Dum longa navigad’ Devoras splen’ matrosojn, Enue pasas temp’ – Kaj por amuzi sin Birdegojn de la mar’ – Majestajn albatrosojn – Kaptadas ŝipanar’, Ludante kun destin’.
Heroldo de ĉiel’, La reĝo de l’ lazuro, Li ŝvebas en aer’ Kun gajo kaj delic’, Kaj sekvas ŝipon li Libere, en plezuro, Sed falas al ferdek’, Kaptita pro kapric’.
Kaj jen flugiloj du Per kiuj dum tempesto La nubojn ŝiris li Kun fulmoj en konkur’, Humile sternas sin Post la senhelpa besto, Kaj ĉiuj mokas lin, Ĝuante pro tortur’.
Spirito de liber’, Li iĝis homa predo. Fluginta kiel vent’ – Li lamas sur ferdek’. Kaj henas ĉiuj dum La fum’ de cigaredo Incitas ĝene lin, Blovita al la bek’.
Dum longa navigad’ Devoras splen’ matrosojn, Enue pasas temp’ – Kaj por amuzi sin Birdegojn de la mar’ – Majestajn albatrosojn – Kaptadas ŝipanar’,
Ludante
kun destin’. Traduko de Tatjana Auderskaja
|
TRADUKITA POEZIO >