TRADUKITA POEZIO‎ > ‎

Ravenna

                                                      RAVENNA

                                                                          V. de E. Mih^ajlik, M. de T. Lugovskaja

                                                                                tr. de T. Auderskaja.

Al la bordo laga peze rulig^as ond’,

 

Kaj ekstaris el blanka s^aumo vidaj^ solena:

 

Temploj, muroj marmoraj – majesta mond’,

 

 Kiu sur ĉi-Tero nomig^as urbo Ravenna.

 

Temploj, muroj marmoraj – majesta mond’,

Protektata por ĉiam per Dia Man’  ĉiopova.

Venu, tus^u, memoru – jen ĉies fond’,

Fort’, potenco kaj glor’ de Romo malnova.

 

Sed ne ĉiuj volas “rekviemi en pac’”,

Ĉar la dorn’ en polm’, l’ Obeon rompanta Pomo –

Tiu urbo sur sep montetoj, virt’ kaj audac’,

En krucig^o de ĉiuj vojoj, eterna Romo.

 

La aer’, per kiu ni spiras, la nokta rev’,

La eterna Patrujo, kie ni naskig^is ĉiuj…

Ĉu nin povas indulgi la Papo Sanktega, se

Ni memoras, ka antau la Dio regadis Dioj?

 

Ni auskultis Platonon anstatau preg^eja h^or’,

Lernis mondhistorion lau propra genealogio,

Kaj pri niaj versaj^oj vastege audig^as glor’ –

En drinkejoj ĉiuj, alterne kun sakrilegioj.

 

Sed Ravenna estas beata sub Dia gard’,

Kaj de ĉiu muro rigardas la Mastr’ ĉiela…

Tamen, pri niaj ludoj de alta hazard’

Vi demandu ĉe korvar’ apud mur’ bordela!

 

Renversig^is kaliko, kaj flugis soren ang^el’…

Sed ja devas iu protekti sanktaj^ojn niajn:

La eternevivantan, karesan por la orel’

Lingvon, en kiu verkis Katull’ kaj Virgil’  geniaj!

 

Ni staras lastaj kontrau obskur’ kaj Neni’,

Kaj inundas la Urbon norda tribar’ abomena…

Ĉio, kion atingis, kion meritas ni –

Estas s^anco perei en Rom’, sed ne en Ravenna.

 

Fumo nigra kaj grasa alflugas al Rejna bord’

El ruinoj de l’ mond’, de kiu restis nur nomo.

Sed post tricent jaroj la konkerinta hord’

Ig^os mem eternevivanta kaj glora Romo!

                                

 

Comments