En montaro alta, nekonata Misvojiĝis kavalir’ maljuna. Ŝvebis super li kondor’ malsata, Neĝ’ malvarmis sub la lumo luna.
Pelis lin malsato en vagadon, Mortis la ĉeval’ en tago oka, Kaj por ne forlasi kamaradon, Restis li apude, sub la roko.
Sidis li sub olda sikomoro, Rememoris sunon kaj Kastiljon, Sonĝis pri bataloj kaj amoro, Vidis jen fusilon, jem mantiljon.
Estis li fiera kaj trankvila, Ne timigis lin venonta sorto. Venis mort’; kaj per la man’ facila Ludis li vetkubon kun la morto.
RINOCERO Vidas vi, ke la simioj Sur lianoj, kun vekrioj Kiel longa kavalkado Kuras, kuras en horor’? Vi komprenu, ke sur pado Penetrante tra folioj Rinocer’ ĝin pelas for.
En paniko eĉ bubalo Retiriĝas al ĝangalo, Piedfrapas la bestaro Sin savante de la mort’. Malamik’ de l’ ordinaro, Vin ne kaŝu vi en valo, Jen alvenis via sort’.
Levu manojn al ĉielo, Kaj de tie, el la belo, Tra nebul’ de ĝoj’ kaj ploro Venos ŝipoj kun la kant’. Vi forgesos pri angoro Kaj sub rozkolora velo Flugos al beata land’.
* * * Ĵuris li al la Madono, Ke fidele, kun atento Servos li al Damo bona, Necedema por la tento.
Sed perdiĝis sankta ligo Dum diboĉoj en Parizo... Pereinte pro intrigo Venis li al Paradizo.
Voĉ’ eksonis de l’ Madono: “Ĵuris vi, ke kun atento Servos vi al Damo bona, Necedema por la tento.
Vi, ho ve, ne apartenas Al la puraj en animo. Kiu voton ne subtenas – - For de l’ Paradiza limo! “ Sed petegis li Madonon, Konfesante kun lamento: “Mi nenie trovis bonan Damon, firman kontraŭ tento!”
LA FONDONTOJ Romul kaj Rem atingis supron De l’ muta monto, nuda, sen sem’. Romul diris: “Mi fondos urbon!” - “Urbon potencan!”, - respondis Rem.
Romul diris: “Laŭ vol’ de l’ dioj Ni reakiris brilon de glor’!” - “Ni forgesu pri ambicioj, - - Rem respondis. – Ek al labor’!”
“Tie konstruos mi, - diris Romul, - Jen cirkon, domon laŭ mia skem’”. - “Tamen, alproksimigu al domo - Kriptejojn kun tomboj” – respondis Rem.
* * * La blankantaj arbotrunkoj en arbar’ Tre similis al la manoj de kadavr’, Kaj radikoj, aperantaj el la ter’, Montris vojon por iranta al infer’. Sub folioj ruĝe-flavaj de arbust’ Grandeguloj loĝis, nanoj kaj mangust’, Kaj en sablo oni vidis post la ŝtorm’ Spuron de pied’ sesfingra de la hom’. Sed neniam tie loĝis kavalir’, Nek rabisto, nek riĉulo el Kair’... Unufoje nur, vestita en brokat’, Venis ino kun la kapo de la kat’, Sed kronita per arĝenta diadem’... Ĝis mateno ŝi suferis kun la ĝem’ Kaj silente mortis antaŭ la aŭror’, Kiam benis paroĥanojn la pastor’. Tio estis, iam estis en pratemp’, Kiam regis sur la tero la printemp’, Tio estis, iam estis en la land’ – Nur en sonĝ’ al ni videblas ĝia rand’. Mi elpensis tion, rigardante vin, La okuloj ebriigas min sen vin’, La okuloj kun koloro de turkis’, Harplektaĵoj ruĝaj, buŝo por la kis’...
Eble, ĉi-arbar’ – anim’ de vi, Eble, ĉi-arbar’ – la am’ de mi. Aŭ probable, kune post la mort’ Nin venigos tien nia sort’.
LEOPARDO Vekis min hodiaŭ sonĝ’ terura: Kvazaŭ mi brilegis en ĉielo, Sed la sort’, malica kaj tortura, Min forigis el la astra helo.
Transformita tuj al leopardo Kaj freneza pro dezir’ akuta, Tremis mi de l’ flamiĝanta ardo, Strebis mi al sanga persekuto.
Kaj al loko, kie loĝas Homo, Mi kaŝiris, dum mallum’ permesis, Por akiri en vilaĝa domo Manĝon, kiun Di al mi promesis.
Sed sur voj’, pasante tra bosketo, Ekaperis hela junulino. Min impersis svelta silueto, Paŝ’ de cerv’, rigardo de reĝino.
Flustris mi: “Fantomo de la ĝojo, Dia fianĉin’, beleco sankta!” Kaj finiĝis tie mia vojo, Haltis min ŝi per rigard’ amanta.
Mi silentis ĉe piedoj ŝiaj, Mi obeis al ordon’ senvorta, Kaj al mordoj de hundar’ rabia Lasis min, senpova kaj senvorta.
Dume ŝi foriris el bosketo Per la paŝ’ tenera de vizio, Balanciĝis svelta silueto, Perloj brilis en la lunradio.
* * * Dioj gloru vin, niaj konsuloj! Sendis vi al aren’ elefantojn, Ursojn, tigrojn per ardo flagrantajn Kun frenezaj pro sango okuloj.
Ne ekvidus ni ja eĉ en Romo Tian lukton teruran kaj belan. Trian tagon ni spektas kruelan Ludon, best’ kontraŭ best’, sed sen homo.
Kaj fin-fine al sanga areno Estis olda sorĉist’ elĵetita, Estro de alemanoj kaptita, La murdist’ kun rigard’ de hieno.
Ho, ni tiel atendis la feston, Sciis ni, li fiera kaj brava! Mordu, bestoj! Nenio jam sava Por li restis. Disŝiru lin, bestoj!
Sed subite, al ni sen atento, Li ekhurlis, kvieta kaj morna, Kaj forturnis sin bov’ akrokorna, Tigroj falis en tima silento.
Kiom ni, ho konsuloj, ekmiris! Obeeme subigis la rostrojn Elefantoj, kaj lupoj la vostojn Pro la sango malsekajn, subtiris.
Ho konsuloj kaj Dioj eternaj! Ĵuras ni, ke bestaro rabia Al sorĉisto silenta kaj pia Lekis krurojn kun ĝemoj konsternaj!
LA ĜIRAFO Hodiaŭ mi vidas angoron en via rigard’, La brakoj subtilaj senmove min petas pri sav’... Aŭskultu, jen fore, ĉe bordo de Ĉad’ Vagadas gracia ĝiraf’.
Langvoran gracilon kaj svelton li havas ĝis nun, Sur felo de li estas rava mirakl’-arabesk’, Simila al tiu, per kiu ornamas la lun’ Surfacon de lagoj, brilantaj pro la fosforesk’.
Imitas li ŝipon kun veloj de bunta kolor’, Kaj lia kurado similas al flugo de bird’ Kantanta plenĝoje. Kaj kiam ekkuras li for, La sun’ estingiĝas, kliniĝas kaj velkas la mirt’.
Mi scias la gajajn fabelojn de fora landar’ Pri nigra reĝino, pri amo de l’ arda junul’... Sed vi tro delonge suferis en morna malklar’, Ne volas vi kredi al io, krom pluv’ kaj nebul’.
Nu kiel priskribu mi sudan ĝardenon sen pad’, Odoron de l’ herboj, la palmojn, belecon de pav’... Vi ploras... aŭskultu, jen fore, ĉe bordo de Ĉad’ Vagadas gracia ĝiraf’.
LA KRUCO Senĉese trompadis min kart’ post karto, Kaj vin’ jam ne savis de senesper’. La steloj malvarmaj, morozaj de marto Paliĝis en alt’ super nigra ter’.
En morna frenezo, pasio ekscita, Jam profundiĝinta en luda hazard’, Mi ludis va-bankon – sed karto murdita. Jen kvazaŭ en sonĝo, kun svena rigard’
El dom’ mi foriris. La helo aŭrora Tenere videblis en nokta angor’. Mi surgenuiĝis sur neĝ’ blukolora Premante al lipoj la krucon el or’.
Mi estu libera, malriĉa kaj pia, Almozon mi petu je l’ nomo de Krist’, Vagante laŭ vojoj kun psalm’ eklezia Kaj kruc’, la simbol’ de l’ Ĉiela Ekzist...
Moment’... En la halo gajplena kaj vanta Ekregis subite silent’ kaj horor’. Mi venis senbrida, pasia, tremanta Kaj metis sur karton la krucon el or’.
LA VORTO Kiam al la mond’ ne sendis punon Di’ potenca, Mastr’ de nia sort’, Oni per la Vort’ haltigis sunon, Urbojn pereigis per la Vort’.
Ne arogis suprenflugi aglo, Kaj timeme tremis la stelar’, Kiam Vort’, mistero kaj miraklo, Sur ĉielo brilis en malklar’.
Kaj por viv’ kutima restis nombro, Obeema, kiel bona brut’, Tute klare ja, sen iu ombro Sencon montras ĝi en plena mut’.
Jam scianta bonon kaj malbonon, Patriark’ meditis en silent’. Ne kuraĝis li alvoki sonon, Nombron li surstrekis kun prudent’.
Sed forgesis ni, ke estas graca Nur la Vort’ en tera maltrankvil’; Apostolo Iohan’ sagaca Diris, ke la Vorto estas Di’.
Tamen ni ĝin metas inter limoj De mizer’ natura kun obstin’, Kaj mortintaj vortoj, velkaj rimoj Putras solaj meze de ruin’.
* * * Detruantan dispremos la plato El la dom’, detruata de li. Krios li en la mond’ senkompata, Sed por li restos surda la Di’.
Konstruanta defalos de l’ muro, Estos longa sufera falad’. Li ne finos konstruon de l’ turo, Li malbenos la strebon al alt’.
Forirantan al paca rivero Plu ne savos densega ĝangal’: Lin renkontos rabia pantero Kaj alkuros malica ŝakal’.
Ne evitos vi sorton kruelan, Kiun planas por vi la destin’. Sed aprezu vi rajton plej belan: Mem elekti la morton por si!
SONETO La kavaliro en kiraso fera, Mi gaje iras al lontana voj’. Jen mi ripozas en ĝarden’ kun ĝoj’, Jen proksimiĝas al abism’ mistera.
En la ĉiel’, senstela kaj severa, Nebul’ aperas nigra foj-de-foj., Sed ridas mi, kaj kredas je la ĝoj’, Kaj l’ vojon sekvas kun arog’ fiera.
Deziras mi ekregi vin, destin’! Kaj se aperos Morto en la fin’ – Alvenu ĝi. Mi pretas al batalo.
Kun ĝi mi luktos ĝis la lasta spir’ Kaj prenos, en plenumo de l’ aspir’, Lilion bluan el la Morta Valo.
DON ĴUAN Mi revas kun arogo kaj fier’ Batali pro la frukt’ malpermesata, Hastante ĉiam kun pasi’ malsata Al nova amo, nova vivprosper’.
Kaj en oldeco veni al la ver’ De l’ Kristanismo, pura kaj beata, Al monaĥej’ malriĉa, nekonata Foriri, kvazaŭ al la Sankta Ter’.
Sed kiam mi, subite, inter kantoj Kaj krioj de diboĉoj triumfantaj Rekonsciiĝos, kvazaŭ somnambul’,
Mi ekmemoros, ke en vivo vana Ne havis mi amikojn, sentaŭgul’, Kaj ne feliĉis pro ridet’ infana.
LA SESA SENTO La vin’ benita feliĉigas nin, La pan’ fidela nutras ĉiiufoje, Kaj plej mirindas sur la ter’ virin’: Pro ŝi suferas ni, kaj poste ĝojas.
Sed kiam sur malvarma firmament’ Aŭroro palas en kviet’ solena, En la anim’ vekiĝas kiu sent’? Por poezio kiu sens’ konvena?
Ne taŭgas flar’, palpado kaj sapor’, Momento kuras preter ni senbride, Kaj ni etendas manojn kun angor’ Por vane peni kapti ĝin avide.
Kiel la knabo juna kun ador’ Virinon nudan sekvas per rigardo, Malgraŭ ĉasteco sia kaj pudor’ Tremante pro nekomprenebla ardo,
Kiel en pradensejo de lias’ Reptilo glita muĝis en sufero, Strebante al ĉiel’ per peza mas’, Sed sen flugil’ rampante sur la tero,
Jen tiel, pro naturo kaj la art’, Post jaro jar’, jarcento post jarcento Kriegas la spirit’, suferas nia karn’
En nasko de organ’ por sesa sento. Tradukoj de Tatjana Auderskaja |
TRADUKITA POEZIO >