TRADUKITA POEZIO‎ > ‎M. Cvetajeva‎ > ‎

Mi scias la veron!...

1 M. Cvetajeva. Mi scias la veron...

Mi scias la veron! Antaŭajn verojn – for!
Ne devas okazi de homo kun hom’ bataloj.
Rigardu: vespero, baldaŭ la nokta hor’.
Pri kio – poetoj, amantoj kaj generaloj?

Jam vent’ susuras, jam rosojn sternas juni’,
Jen venas stela blizard’ en ĉielon glacian,
Kaj sub la tero baldaŭ ekdormos ni,
Ĉiuj, kiuj surtere ne lasis endormi unu l’ alian.

1915

 

 

Tradukis Tatjana Auderskaja (2017, Odeso)

 

Comments