TRADUKITA POEZIO‎ > ‎

KONSTANTIN BALMONT

K. BALMONT

Traduko de T. Auderskaja

 

MI VENIS AL LA MOND’ POR VIDI SUNON…

 

Mi venis al la mond’ por vidi Sunon

Sur blua horizont’,

Mi venis al la mond’ por vidi Sunon

De l’ supro de la mont’.

 

Mi venis al la mond’ por vidi maron

Sen limo kaj sen fin’.

De l’ tuta mondo mi forprenis baron

Kaj plenposedas ĝin!

 

Mi venkis la tenebron kaj forgeson

Per vol’ de l’ fantazi’.

Mi kantas por esprimi la impreson

De belvizi’.

 

Se pro dolor’ ekvibris mia nervo,

Resonis via am’!

Kiu egalas min en poezia vervo?

Neniu. Neniam.

 

Mi venis al la mond’ por vidi Sunon,

Kaj se eknigros tag’,

Mi kantos… Jes, prikantos mi la Sunon

Malgraŭ la plag’!

 

 

Comments