TRADUKITA POEZIO‎ > ‎

IRINA RATUŜINSKAJA: En kretena jaketo...; Abrupte ŝanĝiĝis vento...; Ĉio, kion mi petis...; La ondo;ANTAŬNOKTE…; HO, NUR NE PENSI PRI LA VOJ’ LIBERA …'; NU, NE TIEL TIMIGE …;ONI TEMPON KONSERVIS …

En kretena jaketo...


En kretena jaketo, iam infana palt’

Kun la kapo, plena je bizara rimita frazar’,

En Odessa mi estis feliĉa sen fin’, sen kompar’,

Sen ĉeval’, sen regno kaj brido por halt’.

 

En Odessa mi estis – lokusto sur stepa flor’.

-       Nek ĵuroj, nek larmoj, nek sal’ por kunviva daŭr’.

Vi forflugu, revenu – solviĝos ajna dolor’

Pro meliloto polva, lazur’ kaj mituloj ĉe lignofajr’.

 

Miaj stratoj estas frotitaj de mia paŝ’,

La ŝtuparoj platiĝis pro l’ kur’, forlekitaj eĉ ĝis glaci’,

Miaj rokoj brilas per dorsoj el mara verdaĵ’,

Kaj foreksplodita de l’ Placo Templa la Templ’ de mi.

 

Sed kiam mi laciĝos, sed resurektos la Templ’,

Mi prenos bileton reen, al hejma sin’.

Al stratetoj, al varma vespero, memor’ kaj hel’,

Kaj kandon vendos al mi mia ciganin’.


                                          

Abrupte ŝanĝiĝis vento...


Abrupte ŝanĝiĝis vento.

La nova deziras venkon.

Sieĝas nin la ĉielo,

Konkeras suburbojn vent’.

Ekhenis ĉevaloj tondre

Post muro dikega norda,

Sed rompis l’ atak’ unua

Remparojn de l’ orient’.

 

Kaj tuj en la breĉo fuma

Pereis ruinaj turoj,

Falegis preĝej’ gardanta

Kun krucoj kaj ikonar’.

La urbo batalis arde,

Ĝi estis terura kaj bela,

Dum muĝe dronigis ĉielo

Restaĵojn de l’ lasta rempar’.


Sed poste, kiam la akvoj

Kaj muroj desupre nin premis --

Neniu celebris venkon

Ilian kun glora kant’.

Kaj ili de tiam strebas

Imiti iun per modlo;

Sed nur detalojn sensencajn

Skizigas senpova man’…

                                                       


Ĉio, kion mi petis...


Ĉio, kion mi petis,

Estos por mi, ja estos

(Dio mia, ho dankon!):

Kaj malproksima vojo,

Kaj novaj homoj.


Estos por mi, ja estos

Kanto senhejma

Kaj memoro fiera.

Estos ĉielo

Kun la honoro

Kaj la mantelo

Sub piedoj miaj.


Estos ja --.

-- Ho, kiam? --

Fabelo feliĉa

En ment’ kaj absinto.

Robo, masko punta

Kaj la danco bunta.


Kaj neniu diros:

Sufiĉe vi jam vivis!


 

La ondo


Li foriris al mi, forlasinte vin –

Ĉu mi kulpas pri io ajn?

Tiel gvidis lin spitema destin’.

Li iĝis nun mia gajn’.

 

Do ne staru vi apud mara rand’,

Ne atendu ĉe Blanka Rok’!

Mi forviŝos la spuron el sabla strand’

En eterna kaj gaja mok’.

 

Ĉar la vojo mia laŭ strikta ord’

Indikita estas en mar’;

Mi venados plu al vilaĝa bord’,

Kiel faris mi dum miljar’.

 

Kaj la saman ordon obeas lun’

Kaj fiŝoj, kaj vir’ el vilaĝ’...

Li venadis al maro en vintr’ kaj aŭtun’,

Konstante, kun la kuraĝ’.

 

Li foriris al mi, forlasinte vin,

Ja vi scias, memstaras li.

Kaj pro sia neŝancelebla obstin’

Min preferis al via lit’.

 

Mia lito el mara silka herbar’,

Mi pretigis ĝin kun zorgem’...

Li foriris de vi al la fora mar’,

Sed min li elektis mem!

 

Lian pipon forĵetos mi al la ĝet’,

Mi sukcenon donos al vi,

Sed lin ne forlasos el silka ret’ –

Li restos ĉiam kun mi!

 

Vi ne ĝisatendos lin, sed, en spit’,

Vi venados al Blanka Rok’,

Ĝis la grizaj haroj, la lasta spir’

Lin atendos en sama lok’.

 

Vi ja estas obstina en sama grad’

Kaj iam, al fora mar’

Vi postsekvos lin laŭ la sama pad’

Inter balanciĝanta ondar’.

 

Via gent’ obstina al mara senlim’

Daŭrigos la vojon ĝis rand’...

Kaj iu trovos la pipon de li

Sur la sabla-sukcena strand’.

 


 ANTAŬNOKTE…


Antaŭnokte

Herbon pinĉas ĉevaloj sur kamp’ de l’ morgaŭa batalo.

Militestroj

Per cirkeloj mezuras  kampojn eventualajn.

Kaj verŝiĝis

Sur la voj’ formika ankoraŭ nek plumbo, nek sango.

Nur matene –

Ektondros, kaj levos vizieron l’ rajdanto kun palaj vangoj.

Antaŭnokte

Veteranoj dividas sperton kun junularo.

Oficiroj

Skribas hejmen, kaj jen eksonis gitaro.

Silentiĝas

Por nokt’ la herboj mielodoraj sur kamp’ despera.

Sed matene –

Ektondros, kaj jam de mortintoj estos leteroj.



HO, NUR NE PENSI PRI LA VOJ’ LIBERA …


Ho, nur ne pensi pri la voj’ libera,

Por iri, paŝi larĝe, sen konvoj’!

Min gardu, mia intelekt’ severa,

Ne lasu min senbrida en mezvoj’!

Ankoraŭ longe spitu ni obstine

Al nokt’ prizona, plena je sufok’,

Al sonĝ’ karcera, preskaŭ halucina,

Ekzekutista sadismema mok’,

Perfid’ de l’ laciĝintaj, la veneno

De l’ kis’ ilia... Iru kontraŭ flu’

En morn’ nebula, ĝis la vivmarĝeno,

Sen rajto diri: “Mi ne povas plu...”.

Ne cedu al perfida emocio,

Rezistu  al kapitulac-inklin’!

En temp’ tenebra gardu min, racio!

Min gardu – tiam mi konservos vin.



NU, NE TIEL TIMIGE


Nu, ne tiel timige, sed ia deprim’ kaj torp’,

Kaj domaĝe, ke eble jam pasis ebleco naski,

Ĉar febliĝas la brakoj, la kor’ minacas fiaski.

Mi min tenas, sed damne! - perfidas min mia korp’.

Verki librojn por infanar’ mi povintus, mi ŝatis ĉevalojn,

Ŝatis sidi sur vert’ de la roko mia en mar’.

Kaj scipovis pritaksi antaŭ naĝad’ miajn fortojn realajn,

Sed tamen alnaĝi iel, kiam la pritakson difektis erar’.

Mi ankoraŭ flugis en sonĝ’, kaj en sang’ leviĝis defio

Pro la pens’, ke baldaŭ alvenos por mi la  vic’.

Sed jam estis dirite: “Ja se ne vi, do kiu?”,

Jam delonge dirite, por mi ne eblis evit’.

Ĉar hontinda estas ĉe tabl’ diskuto senfara,

Ĉar pereas ĉiam plej bonaj de l’ homa uni’.

Preĝu vi, Patro Aleks, pro la navigantoj en maro,

Kaj ankaŭ pro l’ ter’, forlasita por ĉiam de ni.



ONI TEMPON KONSERVIS


Oni tempon konservis en form’ de  likvaĵo dilua.

Kaj la nokton densegan almiksis al tiu buljon’.

La dudeka tenebras. Kaj foras la dudek unua,

Forviŝonta la nomojn de l’ muro de nia prizon’.

Ni ĝin ŝarĝis per voĉoj de la pereintaj amikoj,

Nomoj de nenaskitaj infanoj por nova la mur’.

Ni ĝin tiel atendis, kun tia zorgemo ekipis,

Sed ne rajtas ni remi nek flosi al fora futur’.

Tamen ni, protektante per kruda bastmato la grenon,

Ĝin sukcesas ankoraŭ kribradi kun la inĝeni’,

Estu vundoj sur polmoj, sed  dentojn de l’ drako forpreni

El la semoj, kreskontaj abunde en tempoj post ni.


Traduko de Tatjana Auderskaja

Comments