ATENA
La Diparadizo fermitas al ni
por ĉiam’.
Atena – en grizaj okuloj glacie briletas flam’.
Eternas la saĝo de vi, malgraŭ tempa distanc’,
Kaj iĝis olivo la teron penetra lanc’.
Laŭ volo de vi sur ruinoj altiĝis altar’,
Aperis la urbo, reganto de mensoj kaj mar’.
Jarcentoj trapasos, kaj jam kun alia la nom’
Vi kiel Minerva protektos la filojn de Rom’.
Sed venkos mizero la saĝon, kaj sinkos en fal’
Flugiloj majestaj post glora fiera batal’.
Vi flugos meznokte, en morna silenta angor’,
Sed fremdas la mondo, kaj portas pereon l’ aŭror’.
La strigo senpaca... Ho, kiel teruras kreiv’
De l’ viv’ senracia, naskanta racion sen viv’!
Finiĝos la mondo. Je l’ nomo de akvo kaj flam’,
Memor’ mia, restu! Kaj venu al fin’ kun aklam’!
NORDA VENTO
Ni neniam plu ĉe
komuna tabl’
Sidos en agrabla
agord’,
Ĉar la vento norda
penetris tra
Frakasita rabie
pord’.
Ĝi elrompis vitron
el febla krad’,
Ĝi forblovis
flamon de l’ forn’,
Kaj en sia
senkompata invad’
Prenas nin, kaj
forportas for.
Kaj al ni, amantoj de pac’ kaj kviet’,
De libroj, scio
kaj sonĝ’
Estas destinite al
nokta silent’
Foriri el varma
loĝ’.
Ĝuste nin atendas
la urba milit’
Kaj odor’ de pulvo
kaj polv’,
Ĝuste nin sur
sonora strata granit’
Militpafos nokta
patrol’.
Vento tranĉas
urbon kun akra fort’,
Nia vivo spitas al
ni,
Nia temp’ kiel
distordita kord’,
Nin atendas lun’
kaj neni’.
Ni ne scias, kio
okazos post,
La mallum’ ne
timigas nin,
Ĉar la vento norda
frapis al pord’,
Ĉar ni lasis eniri
ĝin.
RAVENNA
.
Al la bordo laga
peze ruliĝas ond’,
Kaj ekstaris el
blanka ŝaŭmo vidaĵ’ solena:
Temploj, muroj
marmoraj – majesta mond’,
Kiu sur ĉi-Tero nomiĝas urbo Ravenna.
Temploj, muroj
marmoraj – majesta mond’,
Protektata por
ĉiam per Dia Man’ ĉiopova.
Venu, tuŝu, memoru
– jen ĉies fond’,
Fort’, potenco kaj
glor’ de Romo malnova.
Sed ne ĉiuj volas
“rekviemi en pac’”,
Ĉar la dorn’ en
polm’, l’ Obeon rompanta Pomo –
Tiu urbo sur sep
montetoj, virt’ kaj aŭdac’,
En kruciĝo de ĉiuj
vojoj, eterna Romo.
La aer’, per kiu
ni spiras, la nokta rev’,
La eterna Patrujo,
kie ni naskiĝis ĉiuj…
Ĉu nin povas
indulgi la Papo Sanktega,
se
Ni memoras, ka
antaŭ la Dio
regadis Dioj?
Ni aŭskultis
Platonon anstataŭ preĝeja ĥor’,
Lernis
mondhistorion laŭ propra genealogio,
Kaj pri niaj
versaĵoj vastege aŭdiĝas glor’ –
En drinkejoj ĉiuj,
alterne kun sakrilegioj.
Sed Ravenna estas
beata sub Dia gard’,
Kaj de ĉiu muro
rigardas la Mastr’
ĉiela…
Tamen, pri niaj
ludoj de alta hazard’
Vi demandu ĉe
korvar’ apud mur’ bordela!
Renversiĝis
kaliko, kaj flugis soren anĝel’…
Sed ja devas iu
protekti sanktaĵojn niajn:
La eternevivantan,
karesan por la orel’
Lingvon, en kiu
verkis Katull’ kaj Virgil’ geniaj!
Ni staras lastaj
kontraŭ obskur’ kaj Neni’,
Kaj inundas la Urbon norda tribar’ abomena…
Ĉio, kion atingis,
kion meritas ni –
Estas ŝanco perei
en Rom’, sed ne en Ravenna.
Fumo nigra kaj
grasa alflugas al Rejna bord’
El ruinoj de l’
mond’, de kiu restis nur nomo.
Sed post tricent
jaroj la konkerinta hord’
Iĝos mem
eternevivanta kaj glora Romo!
Traduko de Tatjana Auderskaja