TRADUKITA POEZIO‎ > ‎

D. Egorov

AŬTUNO

 

Aŭtuno nebula! L’ arbar’ nudiĝanta

Pro vento bruegas. Ĝi ŝajnas ploranta

Pri ĉarma printempo, pri bela somero...

Kovriĝas per koto de pluvo la tero,

      

La bluo ĉiela enue nubiĝas,

Kaj suno de l’ tero en nuboj kaŝiĝas.

La kampoj dezertas en morna silento,

En ili flugadas  kaj ploras nur vento!

 Traduko de Tatjana Auderskaja

Comments