AUXTUNO D. Egorov tr. de Tatjana Auderskaja
Auxtuno nebula! L’ arbar’ nudigxanta Pro vento bruegas. Gxi sxajnas ploranta Pri cxarma printempo, pri bela somero... Kovrigxas per koto de pluvo la tero,
Bluajxo cxiela enue nubigxas, Kaj suno de l’ tero en nuboj kasxigxas. La kampoj senhomaj en sola silento, En ili flugadas kaj ploras nur vento! |
TRADUKITA POEZIO >