TRADUKITA POEZIO‎ > ‎

Atena

ATENA

Vortoj de E. Mihajlik,

Tr. de T. Auderskaja

 

La Diparadizo fermitas al ni por cxiam’.

Atena – en grizaj okuloj glacie briletas flam’.

Eternas la sagxo de vi, malgraux tempa distanc’,

Kaj igxis olivo la teren penetra lanc’.

Laux volo de vi sur ruinoj altigxis altar’,

Aperis la urbo, reganto de mensoj kaj mar’.

Jarcentoj trapasos, kaj jam kun alia la nom’

Vi kiel Minerva protektos la filojn de Rom’.

Sed venkos mizero la sagxon, kaj sinkos en fal’

Flugiloj majestaj post glora fiera batal’.

Vi flugos meznokte, en morna silenta angor’,

Sed fremdas la mondo, kaj portas pereon l’ auxror’.

La strigo senpaca... Ho, kiel teruras kreiv’

De l’ viv’ senracia, naskanta racion sen viv’!

Finigxos la mondo. Je l’ nomo de akvo kaj flam’,

Memor’ mia, restu! Kaj venu al fin’ kun aklam’!

 

Comments