Tradukoj de T. Auderskaja
LA PROMENADO La plum’ sur ĉapelo kliniĝis lante, Pro lia rigardo premiĝis kor’. Anim’ sopiris, mem ne sciante De kie venis la angor’.
Ĉirkaŭe tristas vesper’ pariza. Sub nebuloza firmament’ Pentrita sur folio griza Arbar’ Bulona dormas sen vent’.
Siring’ odoras kaj benzino, Silent’ gravedas per pean’. Denove tuŝis al mia sino Sentrema preskaŭ, lia man’.
*** Nokto. Lundo. La dudek unua. Peterburg’ en malhela aer’. Ja elpensis fripon’ cerbotrua, Ke ekzistas la am’ sur la ter’.
Kaj pro pigro aŭ simpla enuo Ĉiuj kredis, obeis kaj jen: Ili revas pri la rendevuo Kaj disiĝon evitas kun pen’.
Sed kelkiuj posedas misteron, La benitaj en sia silent’... Mi hazarde malkovris la veron, Kaj ĝis nun dolorigas min sent’. |
TRADUKITA POEZIO >