TRADUKITA POEZIO‎ > ‎

Anna Ahmatova

          LA PROMENADO

La plum’ sur cxapelo klinigxis lante,

Pro lia rigardo premigxis kor’.

Anim’ sopiris, mem ne sciante

De kie venis la angor’.

 

Cxirkauxe tristas vesper’ pariza.

Sub nebuloza firmament’

Pentrita sur folio griza

Arbar’ Bulona dormas sen vent’.

 

Siring’ odoras kaj benzino,

Silent’ gravedas per pean’.

Denove tusxis al mia sino

Sentrema preskaux, lia man’.

 

       ***

Nokto. Lundo. La dudek unua.

Peterburg’ en malhela aer’.

Ja elpensis fripon’ cerbotrua,

Ke ekzistas la am’ sur la ter’.

 

Kaj pro pigro aux simpla enuo

Cxiuj kredis, obeis kaj jen:

Ili revas pri la rendevuo

Kaj disigxon evitas kun pen’.

 

Sed kelkiuj posedas misteron,

La benitaj en sia silent’...

Mi hazarde malkovris la veron,

Kaj gxis nun dolorigas min sent’.

Comments