ANDREJ VOZNESENSKIJ Kanto el poemo „Junona i Avosj” Traduko de T. Auderskaja
*** Vi min dum mateniĝo vekigos, Vi senŝua al sojlo eliros, Kaj neniam plu vi min ekvidos, Kaj senĉese pri mi vi sopiros.
Vin kaŝante de vento glacia Mi prokrastos, sen povo ekspiri: Mi sur ter’ vin revidos neniam, Kaj pri vi mi ne ĉesos sopiri.
Du ĉerizoj enlarme dronitaj Min postsekvos en voj’ nigra mia. Sed reveni – malbona indico, Mi sur ter’ vin revidos neniam.
En sonore malplena animo Nur du frazoj aŭdiĝos deliri: „Mi sur ter’ vin revidos neniam, Kaj pri vi mi ne ĉesos sopiri”.
|
TRADUKITA POEZIO >