TRADUKITA POEZIO‎ > ‎

A. S. PUŜKIN



 AL LA KALUMNIANTAJ RUSION

 

Pro kio bruas vi en morna afekcio?

Kial minacas anatemi al Rusio?

Kio incitas vin? L’ afektoj de l’ popol’?

Ne zorgu. Estas de la slava famili’ rutino,

Antikva debatad’, solvebla de l’ destino,

Ne solvos ĝin fremdlanda orakol’.

 

Delonge jam interbatalas

La slavaj gentoj en konkur’,

Refoje inter si rivalas,

Jen venk’, jen fuĝo en terur’.


Ĉu restos post la kontraŭstaro

Fidela rus’ aŭ vanta pol’?

Ĉu slavaj rojoj kunfluiĝos en la rusa maro?

Ĉu ĝi sekiĝos? Kies venkos vol’?


La sangaj ĉartoj historiaj

Por ni nur estas familiaj.

Vi, fremdaj, ne komprenos ĝin.

Do, iru for. Ne tuŝu nin.


Por vi sensencas Kreml’ kaj Prago,

Vin tiras nure la aŭdac’

De senelira lukta ago,

Kaj vi nin hatas kun minac’.

Respondu. Ĉu pro malkontento,

Ke sur ruinoj de brulanta Moskovi’

Ni ne obeis al ordon’ impertinenta

De tiu, kiun treme timis vi?


Aŭ ĉar l’ idolon ni surtretis,

Kiu timigis multajn regnojn kun arog’,

Kaj niasange elaĉetis

 Eŭropan dignon kaj liberon el sufok’?


Minacas vi per vort’ – sed provu en realo!

Ĉu olda fortegul’, dormanta post batalo,

Ne povos uzi plu la sabron kun honor’?

Ĉu rusa car’ fariĝis jam senpova?

Aŭ lukto kun Eŭrop’ por ni afero nova?

Aŭ rusaj venkoj estas for?

Aŭ pokas ni? Ĉu de la Permo

 Traduko de Tatjana Auderskaja

Comments