TRADUKITA POEZIO‎ > ‎

A. Blok

              ***

Lanterno. Nokto. Apoteko.

Sensenca kaj obtuza lum’.

Vi vivu, peke aux sen peko –

Sed restos sama vivresum’.

 

Ruligxas cirklo triviala,

Kaj post la mort’ denove ek:

Glacia bril’ de l’ akv’ kanala.

Lanterno. Nokto. Apotek’.

 

  VULTURO

Vultur’ flugadas laux la rond’

Super herbejo kaj kabano,

Spektante al dezerta mond’.

Patrino ploras al infano:

”Jen, prenu, pan’. Jen, sucxu, mam’.

Humila estu por cxiam”.

 

Tra la jarcentoj, tra la flam’,

Tra sangribeloj, vin koncernaj,

Vi restis sama, mia land’,

Belec’ postplora kaj eterna.

Gxis kiam ploros la patrin’?

Gxis kiam bird’ timigos sxin?

 

         ***

Ne dormas oni, ne memoras,

Ne vendas. Super nigra strat’

Sonorilegoj gxeme sonas,

Turmentas nokton sen kompat’.

 

Super kreajxo de la homo,

Kiun li pereigis mem,

Super sufero, morto, vomo

Sonoras paska rekviem’.

 

Super vantec’ de l’ mond’ kruela,

Kaj l’ sento, nesavebla jam.

Sonoras super palt’ zibela,

En kiu estis vi tiam.

 

        ***

Kiel penega estas la ekzist’

Inter vivantaj homoj – por neviva.

Kaj pri tragikaj sentoj kun la trist’

Rakonto al la mens’ naiva!

 

Kaj sercx’ de l’ klaro en haosa noktfantom’,

Ordigo de neordigita sentblizardo,

Por ke laux pala respegul’ de l’ arto

La mortbruligan vivon konu hom’!

 

Comments