TEATRAĵOJ‎ > ‎

BONOV

BONOV  KAJ  MALBONOV

Jam antaŭlonge venis tempo por krei altnivelan spektaklon pri nia Esperanta vivo. Kaj fin-fine ni kreis ĝin!
La ensemblo ”Verda deliro” el la klubo ”Verdaĵo” prezentas sian ĉefverkon...

PERSONOJ  KAJ  PLENUMANTOJ
1.  Esperanton’ Bonov – la ĉefa pozitiva heroo. Juna komputisto kun poŝkomputilo.Tre bone rete instruas Esperanton.
2.  Aĉjo Malbonov – la eterna komencanto. Iam li estis esperdona.
3.  Ina Amova – simpla esperantistino en top-bluzo. Ŝi havas tre belan kaj kompleksan staturon... mi pardonpetas, komplikan naturon.
4.  Profesoro de Esperanto – tre sperta esperantisto.

UNUA  PARTO
(Bonov kaj Ina kliniĝas super poŝkomputilo)
Bonov: Ina, ĉu vi kredas, ke ni kreos novan Mikrosoft aŭ Linuks ?
Ina: Ne. Ni elpensos novan serĉsistemon kaj nomos ĝin  RET-INO!
Bonov: Ina, ĉu vi sentas la krean entuziasmon?
Ina: Aha...
Bonov: Ĉu vi scias, Ina, iam mi pensis, ke vi estas simpla stultulino...
Ina: Ĉu tio ĉi malhelpas al tiuj, kiuj amas ... Esperanton?
(Bonov kaj Ina ĥore): Tuj ni ion eltrovos!
Malbonov: Neniam! Tuj mi faros malhonorindan agon!
Ina: Ne, vi ne faros tion. Ja en la profundo de via animo brilas la flamo de espero! Estas bezonate nur kompreni vin!
Malbonov: Vere! Mi ĉesu lernadon de Esperanto. Anstataŭ tio mi vizitos suspektindajn lokojn; mi drinkos tie, uzos drogaĉojn kaj malsaniĝos je aidoso. Tiam ĉiuj ekamos kaj kompatos min.
Bonov: Kaj mi en la sama tempo okupiĝos pri Esperanto, sentante por tio naturan bezonon!

DUA  PARTO
Profesoro: Mia profesio estas profesoro. Aŭ esperantisto. Aŭ ano de UEA, aŭ ao de UNEA, - mi jam ne memoras. En infaneco mi ŝatis Esperanton. Aŭ infanojn... Aŭ ne ŝatis... Kaj nun mi estas maljuna kaj emas spertinterŝanĝi kun junaj esperantistoj. Mi ŝatas paroli pri Esperanto. Kaj ĝenerale mi ŝatas paroli... Ho, Esperanto! Vi estas plena de enigmoj! Skizofrenio! Skorzonero! Skovelo! Skolopo! Kiaj vortoj!
Ha, Bonov! Denove vi alvenis kun viaj frenezaj ideoj?
Bonov: Mi estas certa, ke vi, profesoro, komprenos min.
Profesoro: Ĉu kompreni? Ja vi denove neniigis la teorion de instruado. Mi ne permesos al vi pereigi la fundamentan verkon de tuta mia vivo!
Bonov: Profesoro, dank’ al vi ni fariĝos la oferoj de scienco.
Profesoro: Iĝu! Kaj mi ripozos sur miaj laŭroj kaj kripligos la animojn de junaj esperantistoj. Mi estas obskuranto!
Bonov: Ina, ni perdu la esperon kaj foriru de ĉi tie. Edziniĝu al mi!
Ina: Ne, Esperanton’. Mi edziniĝos al Malbonov. Ja mi estas tiel komplika naturo, kaj li tia komencanto... Mi devas helpi lin.
Bonov: Sed vi suferos!
Ina: Jes. En la flamo de sufero mia amo hardiĝos kaj fariĝos eĉ pli pura!
Malbonov: Sed mi perfidos vin.
Ina: Iru! Forlasu min por alia esperantistino!
Malbonov: Ne tuj. Poste. Kiam vi havos bebon. Aŭ eĉ du...
Bonov: Mi devas vangofrapi vin.
Malbonov: Vi ne povas tion fari, ĉar vi havas tre altajn moralajn kvalitojn.
Bonov: Ĉiuokaze por vi ne estas loko en Esperanto!
Ptofesoro: Ho, Esperanto. Vi, junaj, ne komprenas ĝin. Vi verkas en Esperanto iujn neseriozajn kantaĉojn kaj teatraĵetojn anstataŭ aŭskulti miajn seriozajn tralegojn kaj prelegojn. Vi noktumas apud lignofajro kaj provludas tage, anstataŭ partopreni en someraj universitatoj.
Vi ne obeas min, kvankam mi estas profunda pensiulo... pensulo... tamen tre distriĝema. Jen, denove mi perdis mian aŭtoritaton... Kie ĝin trovi?
Ina: Ho, kiel li suferas! Mi tuj edziniĝos al li! Mi estos profunde malfeliĉa edzino de spertulo. Aŭ de pensiulo... Aŭ de penisulo...
Malbonov: Ina, edziniĝu prefere al mi. Pro la lasta kondiĉo.
Ina: Mi ne povas. Ĉar mi estas tiel komplika laŭ mia naturo.
                    (kantas)
Bonov: Ina, mi estas feliĉa! Mi amas vin!
                    (kantas)
Malbonov: Ho, kiel mi morale pereis!
                    (pereas)

 T. Auderskaja
1984-2004.
Comments