STELETO

 

 

A. Dolskij

                                                                                           Traduko de T. Auderskaja

 

STELETO

                                                                                        

Al manplato mia stel’ ekfalis,

Mi demandis ŝin: “De kie vi?”

Tamen stel’ pro laco svene palis,

Ne respondis dekomence ŝi.

 

Poste ŝia brilo plifortiĝis,

Voĉ’ eksonis kvazaŭ sonoril’:

“Kvankam la malgranda mi naskiĝis,

Mi scipovas fari farojn mil.

 

Mi plenumos ĉiun vian peton,

Kiun vi deziras kun obstin’”

-“Volas mi eternan am-impeton

Kaj ke estu sana la patrin’.

 

Ke sur nia Ter’ militvundita

Nure steloj falu de ĉiel’,

Kruelec’ okazu senprofita,

Ĉie regu am’, fidem’ kaj bel’.

 

Estu ĉiuj homoj bonanimaj,

Fortaj kaj liberaj kiel mar’,

Kaj aperu, vastaj kaj senlimaj,

Horizontoj antaŭ la homar’.

 

Oni herbon falĉu per falĉilo

Kaj la birdoj kantu en plenĝoj’,

Kaj la suna radianta brilo

Post la pluv’ ridetu sur la voj’.

 

Volas mi, ke firmu amikeco,

Malaperu morno kaj malic’,

Ke plensaĝa estu maljuneco

Kaj plenpova nia juna vic’.

 

Lignofajro nia ĉiam flamu,

Estu ĉiam sana la patrin’,

Miaj kantoj inter homoj famu,

Amatino mia amu min”

 

Longaj paroladoj estis vanaj,

Ja malgranda estis la stelet’.

Estingiĝis ŝi en miaj manoj,

Restis sen respondo mia pet’.

 

Comments