RECENZOJ‎ > ‎

Onklo Vanja

Anton Pavlovicx Cxehxov, “Onklo Vanja”, El la rusa tradukis Mikaelo Povorin. Literatura suplemento al la gazeto REGO, Moskvo, 2005. 44 p,    cm.

 

PRI  DOKTOROJ  KAJ  HOMOJ  MALSANAJ

A.P. Cxehxov, sxajne, estas la plej konata eksterlande rusa literaturisto. Mi temas ne pri la nomo, sed pri la verkoj. Klare, ke la nomoj de L. Tolstoj kaj F. Dostojevskij estas pli ofte uzataj kaj rememorataj, kiam temas pri rusa literaturo; sed, sincere dirate, cxu multaj legis ilin? Ja longaj verkoj... en nia dinamika tempo...  Sed Cxehxov, kiu verkis nur kurtajn rakontojn, estas pli komprenebla kaj pli proksima al euxropa, cxina, japana animo. Oni ofte tradukas lin al diversaj lingvoj...  kaj foje ecx legas!

Ricevis li sian merititan agnoskon ankaux en Esperantujo. En 2004 estis tradukita lia teatrajxo “Cxeriza gxardeno”, kaj en 2005 aperis traduko de dua el kvar liaj famaj teatrajxoj, la “Onklo “Vanja”. Plenumis gxin fama poeto kaj bardo M. Povorin. Kaj bone plenumis.

La subnomo de la verko estas: “Scenoj el vilagxa vivo en kvar aktoj”. La teatrajxoj de Cxehxov tute ne konformas al kutima, tradicia formo de teatrajxo, kiun nu vidas en verkoj de Shakespeare, Schiller, Molliere, G. B. Shaw aux iu ajn el klasikuloj. La cxefa postulo al klasika dramo – vigla kaj strecxa intrigo kiel spino de la tuta verko, la фабула kiel risorto, kiu forte frapas cxe l’ finalo. Nenion tian oni trovas en dramoj de Cxehxov. Nek akra intrigo, nek pasioj… Fakte, pasioj bolas – sed nur interne. Oni ne povas gxuste indiki la gxenron de liaj teatrajxoj; versxajne, ili estas tragedioj de la plej ordinaraj homoj: tiaj cxiutagaj tragedioj, kiujn neniu rimarkas: nemajestaj, nelauxtaj, nebrilaj. La tragismo de cxiutageco korodas la vivojn; kaj samtempe la flamo de talento, de alta alvokigxo lumigas la vivojn kaj animojn de tiuj plej ordinaraj homoj.

Cxehxov estas unu el fondintoj de nova literaturo, almenaux en sfero de teatraj verkoj. En liaj teatrajxoj gravas pauxzoj: ili kvazaux donas la duan dimension al simplaj frazoj, kondukante nin de sxajne trivialaj eldiroj al ilia profunda signifo, montranta la internan vivon, la verajn sentojn de protagonistoj.

“Jes, delonge oni ne kiuris cxe ni nudelojn”. Pauxzo” Sed iel videblas, ke la tuta vivoordo estas rompita. Aux:

Vojnickij: Mi silentas. Silentas kaj pardonpetas.

                      Pauxzo.

Jelena Andrejevna: Bona vetero estas hodiaux... Ne varmegas...

                      Pauxzo.

Vojnickij: En tia vetero estas bone pendumi sin...

 

Vera intrigo de verkoj de Cxehxov okazas en la mensoj, en interna vivo.Li mem diris, ke li volas ne verki “bonan dramon”, sed demonstri en la sceneja formo la vivon, kie: “homoj tagmangxas, nur tagmangxas, sed en tiu tempo kreigxas ilia felicxo aux frakasigxas iliaj vivoj”. Post Cxehxov’aj verkoj oni nomas tiun novan formon de drama strukturo “interna intrigo”: cxiu protagonisto estas enmergita en sian propran mondon, propran mensocirklon, cxiu elradias sian specifan ondolongon, kaj cxio kune faras strangan simfonion. Apartaj sonoj interplektigxas ajxure, jen kunproksimigxas en akordo, jen disigxas... sed cxiu estas sola kaj soleca. En dramoj de Cxehxov forestas felicxa amo: tiu, kiu amas, estas malfelicxa, kaj felicxas nur senanimaj egoistoj, tute ne kapablaj ami. Eble, ankaux pro tio dramoj de Cxehxov estas komprenataj de nuntempa publiko; li vere estas unu el fondintoj de nuntempa literaturo.

La paroloj estas strangaj sed neniam hazardaj. Cxiu plej triviala rimarko karakterizas la animstaton de l’ persono. Ekzemple, en genia finalo de “Onklo Vanja”, post pafoj, provo de suicido, ardaj dialogoj, - evidentigxas, ke la viva katastrofo de la onkolo Vanja esprimigxas ne en tiuj efektaj scenejaj agoj, sed en sxajne preteraj vortoj de Astrov: “He, versxajne en tiu Afriko nun estas varmego – terura afero!”

Gxenerale, la teatrajxo plenas de “flugilhavaj esprimoj”, kiuj nun igxis konataj al cxiu klera rusa homo. “Ni vidos la cxielon plenan de diamantoj” – oni diras pri plenumo de plej altaj aspiroj. “En la homo cxio devas esti belega: kaj la vizagxo, kaj la vesto, kaj la animo, kaj la pensoj” – la citajxo ecx trivita en sovetia tempo.

Frapmirigas ankoraux unu trajto de tiu cxi verko de Cxehxov. Cxirkaux 30 jarojn antaux la apero de la vorto mem “ekologio”, des pli de la nocio mem, Cxehxov per la busxo de doktoro Astrov, fakte sia “alter ego”, proklamis neceson de amo al naturo, zorgo kaj estimo al gxi.

Astrov: La rusaj arbaroj krakas sub toporoj, pereas miliardoj da arboj, malplenigxas la logxlokoj de bestoj kaj birdoj, malprofundigxas kaj sekigxas riveroj, malaperas senrevene mirindaj pejzagxoj...  Nur malprudenta barbaro povas bruligi ... tiun belon, detrui tion, kion ni ne povas krei. La homo estas dotita per racio kaj krea forto por multigi tion, kion oni donis al li. Tamen gxis nun li ne kreadis, sed detruadis. Arbaroj pli kaj pli malmultas, riveroj sekigxas, sovagxaj bestoj formortis, la klimato estas difektita, kaj cxiutage la tero igxas pli kaj pli malricxa kaj hida”.

Siatempe la publiko ne komprenis tiujn vortojn, ecx primokis ilin -  tiel malkutimaj kaj strangaj ili sxajnis. Sed kiel aktualaj ili sxajnas nun! Vere, Cxehxov antauxvidis ne nur novan literaturon, sed ankaux novan vivon, - kaj tial liaj komedioj estas tiel tristaj...

Li mortis antaux 105 jaroj (en 1904); sed liaj verkoj temas ankaux pri ni. Ili ne restis limigitaj en sia epoko, ili bezonatas al ni kaj estos bezonataj al estontaj generacioj. Tradukitaj al Esperanto, ili ankoraux alproksimigxis al tutmonda legantaro.

Interalie, interesa paralelo okazas inter Cxehxov kaj Zamenhof. Ambaux estas kuracistoj, kaj ambaux gxis la morto dauxrigis sian kuracistan praktikon, kaj kuracis plejofte senpage malricxulojn. Ambaux donis precipan atenton al homaj suferoj, doloroj, internekomprenigxo, kaj strebis reale helpi, kaj kiel doktoroj, kaj en sia krea agado.

 

Oni devas diri pri la lingvajxo de la traduko. La lingvajxo de Cxehxov cxiam estas tre simpla, parolflua kaj absolute trafa. Mi povas same diri pri la traduko: simpla, sed ricxa vortelekto, nenie pretendemaj stilumajxoj, kiujn tiel ne sxatis Cxehxov. La alta kulturo de vorto. Eble, alilingvanoj trovos rusismojn – sed mi, estante ruslingva, ne povas ilin rimarki.

Kaj ankoraux unu trajto, unike miriga por Esperantaj eldonajxoj: en la libro tute forestas preseraroj! Versxajne, ni devas danki pro tio redaktoron kaj provlegiston – sed, bedauxrinde, nek tiu, nek aliu estas nomitaj. En la libro mankas ajnaj eldondatenoj, krom la jaro kaj la loko. Laux mi, tio estas sola gxia manko.

                                                                            Tatjana Auderskaja

 

Comments