RECENZOJ‎ > ‎

Ilustrita enciklopedio de hejmaj mamuloj

KOLOSA LABORO

 

La Moskva eldonejo “Impeto” eldonis novan eron en la serio “Familia biblioteko”. Tio estas “Ilustrita enciklopedio de hejmaj mamuloj”, M, Impeto, 2008, 240 pagxoj, ISBN 978-5-7161-091-3.

Kompilis tiun libron Nikolao Gudskov, kiu, krom </// viaj titoloj en Esperantujo>, estas ankaux biologo laux profesia klero. La du cxefokupoj, du sindedicxoj felicxe koincidis en cxi-libro; kaj jen antaux ni altnivele verkita scienc-populara libro, en perfekta Esperanto liveranta perfekte auxtentajn sciojn pri cx. 50 specioj de diversaj mamuloj, de katoj gxis kojpoj, de pinglomusoj gxis elefantoj.

Por cxiu besto estas priskribita la historio de gxia genro kaj specio, ekstera aspekto (kun precizaj korpodimensioj), skizo de la karakteriza por la besto konduto, rekomendoj pri konvenaj kondicxoj de hejma tenado: kagxo, mangxajxo, temperatura kaj luma regximo, bredado ktp. Priskribon de cxiu specio akompanas bildeto, kiu montras la prezentatan beston en gxia natura medio. Krome, la plej ampleksaj cxapitroj, tiuj pri katoj kaj hundoj, estas liveritaj de enhavoricxaj rakontoj kun scivolindaj faktoj kaj bildoj, kiuj temas pri historio, sensoj, konduto, reproduktigxo ktp, kaj ankaux utilaj informoj pri dresado, tenado de idoj kaj plenkreskaj bestoj, kaj ecx informo pri internaciaj bredistaj  asocioj. Kaj foj-de-foje, kiel piednotoj, aperas spritaj kaj trafaj rimarkoj de la auxtoro pri tiu aux alia temo.

Do, la libron oni povas legi ne nur kiel informilon, sed simple kiel interesan legajxon, inicantan onin al la mirinda mondo de vivaj estajxoj. Ja gxuste tia devas esti bona scienc-populara libro: interesveka, kauxzanta pli profundan komprenon kaj ecx amon al sia objekto. Ne lastas ankaux la lingvajxo: gxi devas esti simpla kaj klara. Nu, la prezidanto de CXALK<cxu tiel?>certe plenumas tiun kondicxon; sed gravas, ke en la libro per tiu facila lingvajxo estas donata pure scienca informo. En la prefaco la auxtoro klarigas sian elekton de specialaj terminoj, kiu elekto en si mem estas suficxe malfacila kaj komplika afero, konsiderante nian ne tre evoluintan zoologian nomenklaturon. Ofte la bezonata vorto ecx tute ne ekzistas, kaj tiam la auxtoro devas inventi kaj proponi gxin mem. Ni supozas, ke la pridiskutata libro alportos sian kontribuon ankaux al tiu pure scienca brancxo de esperantologio, kiu estas speciala nomenklaturo.

Sed se paroli pri laikoj, simplaj posedantoj de diversaj hejmaj bestoj, por kiuj estas destinita tiu cxi libro, same kiel aliuj libroj de la serio “familia biblioteko”, do por ili utilos, krom specifaj donitajxoj, ankaux gxeneralaj cxapitroj: “Kiaj mamuloj logxas en hejmoj kaj kiel elekti hejman dorlotbeston”, “Zorgado pri hejmaj mamuloj”, Transportado, Zoohigieno, Nutrajxo, Koprofagio, Malsanoj kaj kuraco ktp. Kolosa laboro estis farita por trovi tiujn dise lokitajn informojn kaj krei el ili klaran kaj koncizan tekston. Pro tio la libro povas servi al ajna bestposedanto, kiu trovos en gxi amason da utila informo.

En la fino de la libro trovigxas “Kvinlingva (sed fakte 6-lingva!) listo de bestnomoj kaj taksonomiaj unuoj” en la lingvoj Esperanto, latina (scienca), angla, franca, germana kaj rusa. Tiu indekso faras la libron facile uzebla por ajnalingvano, cxu profesia biologo, cxu simple bestamanto, kiuj multegas en nia Esperantujo.

Sur la lastaj pagxoj trovigxas Tabelo de karakterizaj trajtoj de la priskribitaj specioj, kiu enhavas, i.a. , kariotopon, dentan formulon, longecon de la korpo kaj de la vosto, vivodauxron, averagxan kvanton da idoj kaj gravedperiodon. Tiuj donitajxoj estas dismetitaj en pluraj sciencaj fontoj, kaj kunigi ilin kaj ordigi en klara komprenebla tabelo ankaux estas merito de la auxtoro.

Kaj fine – pri la aspekto de la libro. Gxi estas eldonita en 2008 de la Moskva eldonejo “Impeto” en la serio “familia biblioteko”. Eldonado de tiu serio komencigxis en 2007 per “Ilustrita enciklopedio de akvariaj fisxoj”. Ambaux libroj estas eldonitaj tre zorgeme, sen eraroj (kio tre maloftas!), sur bona blanka papero, kun multaj nigra-blankaj bildetoj ene kaj koloraj sur duonmola kovrilo. La libroj aspektas alloge kaj indas librobretojn de cxiuj leg-, best- kaj Esperant-amantoj.

 

                                                  Tatjana Auderskaja, biologo